Dujiangĝan, literumita ankaŭ Dujiangyan (en ĉina 都江堰, en pinjino Dūjiāngyàn) estas antikva sistemo de irigacio en la urbo Dujiangĝan, Siĉuano, Ĉinio. Origine konstruita ĉirkaŭ 256 a.n.e. fare de la ŝtato Qin kiel projekto por kontroli inundojn kaj por irigacio, ĝi estas ankoraŭ uzata nuntempe. La infrastrukturo de la sistemo disvolviĝas en la rivero Min (Minjiang), nome la plej longa alfluanto de Jangzio. Tiu areo estas en la okcidenta parto de la Ebenaĵo de Ĉengduo, inter la Siĉuana Baseno kaj la Tibeta Altebenaĵo. Origine, Min torentis el la Montoj Min kaj subite malrapidis post atingi la Ĉengduan Ebenaĵon, plenante la fluejon per sedimentoj, kio faris la najbarajn areojn tre suferantaj pro inundoj. La reĝo Ĵao de Qin komisiis la projekton, kaj la konstruado de Dujiangĝan bremsis la riverfluon uzante novan metodon por kanaligi kaj dividi la akvon pli ol simple baraĵigi ĝin. La skemo de akvoadministrado estas ankoraŭ uzata nuntempe por irigacii ĉirkaŭ 5 300 km² de tero en la regiono.[1] La Dujiangĝan, la kanalo Ĵengguo en Shaanxi kaj la kanalo Lingku en Guangxi estas kolektive konata kiel la "tri grandaj projektoj de hidraŭlika inĝenierado de Qin."[2]
31° 0′ 6″ N 103° 36′ 19″ O / 31.00167 °N, 103.60528 °O (mapo)Koordinatoj: 31° 0′ 6″ N 103° 36′ 19″ O / 31.00167 °N, 103.60528 °O (mapo)