Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dubova |
Dubova | |||
---|---|---|---|
| |||
Komunuma sidejo | |||
vilaĝo • seat of the local council | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Mehedinți | ||
Alinome | Dunatölgyes (hungare), Plavișevița (ĝis 1977) | ||
Iama hungara departemento | Krassó-Szörény | ||
Situo | 44° 38′ N, 22° 16′ O (mapo)44.62527777777822.266666666667Koordinatoj: 44° 38′ N, 22° 16′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 149 m | ||
Poŝtkodo | 227170 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 785 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 410 (en 2011) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 112931 | ||
Dubova (ĝis 1977: Plavișevița) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en la rumana distrikto Mehedinți. Ĝi situas ĉe golfeto de Danubo, kiu tie estas la landlimo al Serbio, 20 km sud-okcidente de Orșova.
Administre apartenas al la komunumo Dubova la vilaĝoj Baia Nouă kaj Eibenthal, kiuj situas sud-okcidente en montaro. Ambaŭ estas pliparte loĝataj de etnaj ĉeĥoj. Sur la teritorio de la komunumo krome iam ekzistis la vilaĝo Tisovița.
Tra Dubova iras la nacia vojo DN 67, kiu iras laŭlonge de Danubo. La plej proksima fervoja stacio estas en Orșova. Sude de Dubova situas la komunumo Svinița, kiu estas atingebla nur tra la teritorio de Dubova.
- Situo en Mehedinți
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.