La Simfonio Numero 2 en D-maĵoro, Op. 73, estis komponita de Johannes Brahms en la somero de 1877, dum vizito al Pörtschach am Wörthersee, urbo en la Aŭstria provinco Karintio. Ties komponado estis mallonga kompare kun la 21 jaroj kiujn Brahms dediĉis al la kompletigo de sia Unua Simfonio.
La simfonio estis planita por 2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, tubjo, timbaloj, kaj kordinstrumentoj.[1]
La premiero okazis en Vieno la 30an de Decembro 1877 fare de la Viena Filharmoniko sub dirigentado de Hans Richter; Walter Frisch notis ke ĝi estis origine planita por la 9a de Decembro, sed "en unu el tiuj ironietoj de muzika historio, ĝi devis esti prokrastita [ĉar] la ludantoj estis priokupitaj por la lernado de Das Rheingold de Richard Wagner."[2] Tipa ludado daŭras inter 40 kaj 50 minutojn.
Movimentoj
| |||||||||||||||||||
Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiujn dosierojn? Vidu helpon. |
La kvar movimentoj estas la jenaj:
- Allegro non troppo (D-maĵoro)
- Adagio non troppo (B-maĵoro)
- Allegretto grazioso (quasi andantino) (G-maĵoro)
- Allegro con spirito (D-maĵoro)
Referencoj
- ↑ Brahms, Johannes. (1974) Hans Gál: Johannes Brahms: Complete Symphonies in Full Score (Vienna Gesellschaft der Musikfreunde Edition). Nov-Jorko: Dover Publications, Inc, p. 87. ISBN 978-0-486-23053-5.
- ↑ Walter Frisch, Brahms: The Four Symphonies, New York, 1996: Schirmer Books, p. 68. (ISBN 0-02-870765-6)
Eksteraj ligiloj
- En Jutubo Alirita la 30an de Majo 2018