Dua Internacio | ||
---|---|---|
politika internacio | ||
Komenco | 14-a de julio 1889 vd | |
Fino | 1923 vd | |
Antaŭe | Unua Internacio vd | |
Poste | Internacia Laborista Unio de Socialismaj Partioj • Tria Internacio • Laborista kaj Socialista Internacio vd | |
Ideologio | ||
Parto pri la Politikaj serioj pri | |
Komunismo | |
---|---|
Konceptoj
| |
Aspektoj Komunista ŝtato
Komunista partio Komunista revolucio Komunisma simbolaro Komunismo kaj religio Historio de komunismo | |
Variantoj Marksismo
Leninismo Trockiismo Maoismo• Ĵuĉe-ideologio Maldekstra komunismo Luksemburgismo Konsiliismo• Titoismo Stalinismo Kastrismo Gevarismo Hoĝaismo Anarkiista komunismo Religia komunismo Eŭrokomunismo Monda komunismo Senŝtata komunismo Nacia komunismo | |
Rilataj temoj Anarkiismo• Kontraŭkapitalismo
Kontraŭkomunismo Malvarma milito Komunisma Mondo Kritikismo de komunismo Demokrata centralismo Diktaturo de la proletaro Politika Maldekstro Amasaj murdoj sub komunismaj reĝimoj Makkartiismo Nova Klaso• Nova Maldekstro Postkomunismo Primitiva komunismo Scienca Komunismo Scienca socialismo Socialismo• Socialisma ekonomiko Sovetunio | |
Politika portalo | |
La Dua Internacio, ankaŭ konata kiel Socialista aŭ Laborista Internacio estis fondita de socialistaj kaj social-demokrataj partioj de Eŭropo dum la Kongreso de Parizo en julio 1889.
Ĝi daŭrigis la agadon de la Internacia Asocio de Laboristoj, ankaŭ konata kiel 1-a Internacio, kiu estis dissolviĝinta kelkajn jarojn antaŭe.
Inter la plej konataj kaj longdaŭraj agadoj troviĝas la proklamon en 1889 de la 1-a de majo kiel Tago de la Laboro, kaj en 1910 de la 8-a de marto kiel Internacia tago de virinoj.
La Internacio estis ĝenerale internaciista, kontraŭnaciista kaj antimilitista, sed en la komenco de la Unua mondmilito la diversaj partio (kun malmultaj esceptoj kiel Jean Jaurès) prenis partion favore al siaj respektivaj ŝtataj registaroj, kaj tio okazigis fortan baton al la asocio, kiu dissolviĝis en 1916.
En 1920, la 2-a Internacio estis refondita, sed kelkaj partioj preferis krei novan asocion, kiu ricevis la nomon de Internacia Laborista unuiĝo de Socialistaj Partioj (IWUSP). En 1923, ambaŭ asocioj reunuiĝis kaj formis la Laborista kaj Socialista Internacio, kiu daŭris ĝis 1940.
Aliflanke, la triumfo de la Rusa Revolucio en 1917 kondukos poste al la kreado de la Komunista Internacio, konata kiel 3-a Internacio.
Post la Dua Mondmilito, oni kreis novan asocion por daŭrigi la politikon de la 2-a internacio, kaj grupigi la socialistajn partiojn. Ĝi ricevis la nomon de Socialista Internacio kaj plu ekzistas.
Kongresoj de la Dua Internacio
Konindaj membroj
Germanio:
- August Bebel
- Karl Kautsky
- Hugo Haase
- Roza Luksemburg
- Clara Zetkin
- Wilhelm Liebknecht
- Karl Liebknecht
Francio:
- Jean Jaurès
- Jules Guesde
- Édouard Vaillant
- Gustave Hervé
Rusio:
- Vladimir Lenin
- Georgij Pleĥanov
- Julius Martov
- Pavel Akselrod
- Lev Trockij
Aŭstrio:
- Victor Adler
- Karl Renner
Nederlando:
Belgio:
- Camille Huysmans
- Emile Vandervelde