Du Netoj, nederlande Twee Neten, malnovnederlande Twee Nethen, fojfoje Beide Net(h)en, france Deux-Nèthes estas la nomo de franca departemento nomita laŭ la du riveroj Granda kaj Malgranda Neto en la provinco Antverpeno.
Ĝi estis formita en 1795 dum la aneksado de la Sudaj Nederlandoj al la nordo de (la suda parto) de la duklando Brabanto. En 1810 estis aldonita al ĝi la arondismento Breda.
La ĉefurbo de la departemento estis Antverpeno. La departemento konsistis el la jenaj arondismentoj (situacio de 1812):
- arondismento Antverpeno kun la kantonoj Antverpeno, Brecht, Ekeren, Kontich, Wilrijk kaj Zandhoven.
- arondismento Breda kun la kantonoj Bergen op Zoom, Breda, Ginneken, Oosterhout, Oudenbosch, Roosendaal kaj Zevenbergen.
- arondismento Meĥleno kun la kantonoj Duffel, Heist-op-den-Berg, Lier, Meĥleno kaj Puurs.
- arondismento Turnhout kun la kantonoj Arendonk, Herentals, Hoogstraten, Mol, Turnhout kaj Westerlo.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.