La Duĉambreco estas praktiko havi du ĉambrojn por la Leĝdona povo. Tiusence Duĉambra parlamento estas parlamento aŭ kongreso kiu havas du ĉambrojn: nome malalta ĉambro, ĝenerale nomata Deputitaro, kaj alta ĉambro, kutime nomata Senato.
Kvankam la deveno de la Duĉambreco povas esti je la epoko de la Antikva Grekio kaj la Romia Imperio, la duĉambraj parlamentoj propre dirite aperis en Eŭropo mezepoke kiam oni asociis ĝin kun la reprezentado de la diversaj klasoj aŭ statoj de regno.
Ekzemploj
- Kongreso de la Argentina Nacio
- Hispana Parlamento
- Itala Parlamento
- Kokkai, japana parlamento
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.