Drupalo | |
---|---|
| |
Aŭtoro | Dries Buytaert |
Programisto | programista grupo |
Lasta stabila versio | 7.25[1] (3-a de januaro 2014) |
Lasta testa versio | (-) |
Operaciumo | plursistema |
Programlingvo | PHP |
Lingvo(j) | ankaŭ Esperanto |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | enhav-mastruma sistemo |
Permesilo | GPLv2 aŭ sekva |
Retejo | www.drupal.org |
Drupal estas libera, modula sistemo por administrado de enhavo kaj bloga sistemo, kiu origine estis konstruita de Dries Buytaert kiel bulten-tabula sistemo. Nuntempe ĝi estas uzata de multaj popularaj retejoj, inkluzive The Onion, Spread Firefox, Ourmedia, KernelTrap, kaj Defective by Design. Ĝi estas speciale populara por konstrui retajn komunumojn, kaj havas subtekston de "Komunuma tubumado". Drupalo estas programita en PHP.
Signifo de Drupalo
Drupal estas angla transskribo de la nederlanda vorto "druppel" kiu signifas "guto". La nomo estis prenita de la nune eksdata retejo de Drop.org, kies kodo malrapide evoluis en Drupalon. Dries volis nomi la retejon "dorp" ("vilaĝo" en la nederlanda, aludante al ĝiaj komunumaj trajtoj), sed tajperaris kiam li kontrolis la domajnan nomon kaj pensis ke tio sonis pli bona. La projekto komenciĝis en 2001.
Enhav-mastruma Sistemo
Drupalo havas bazan tavolon, aŭ kernon, kiu subtenas modulojn, kiuj ebligas aldonajn funkciojn. La moduloj por Drupalo provizas grandan diversecon de funkcioj, inkluzivante elektronikan komercan sistemon kiel la eroj de Amazon modulo[2], laborfluo, fotogalerioj, dissendolista prizorgado, kaj CVS-integriĝo.
La modula sistemo de Drupalo kaj la bone dokumentita, pura kodbazo faciligas ke individuoj kun scio de PHP povu krei kodon por aldonaj funkcioj. Drupalo estas ofte uzata por konstrui retejojn kiuj koncentriĝas pri uzantaj komunumoj.
Moduloj
La taksonomio[3] (kategoria sistemo) ebligas ke reteja administranto povu decidi kiel enhavo kategoriiĝas. Post la starigado, la taksonomia modulo povas "aŭtomate kategoriigi novan enhavon". Tiu fleksebleco sen la bezono por programado apartigas Drupalon de similaj sistemoj; tamen tiel la agordado povas esti pli postulema kaj en kelkaj kazoj daŭri pli longe.
La moduloj de Agoj kaj Laborfluo provizas ekzemplon de la alta grado de aŭtomatigo, kiu eblas per Drupalo. Tio bezonas ke la du moduloj estu agorditaj uzante funkciojn de ambaŭ. Multe da subtena dokumentado kaj videoj[4] alireblas por helpi agordi tiujn modulojn por fari taskojn kiel sendi atentigojn de nova enhavo.
Drupalo atingas puran integriĝon inter la kerno kaj la moduloj per sistemo de hokoj, aŭ callbacks, por permesi ke moduloj povu enmeti funkciojn en la vojo de Drupalo. La kerno de Drupalo provizas protekton kontraŭ multaj el la kutimaj sekurecaj problemoj, kiel SQL-transago.
Ŝeloj
La plejmulto da ŝeloj por Drupalo estas kreitaj en la sistemo de PHPTemplate[5] aŭ la sistemo de XTemplate[6]. Pli fruaj ŝeloj uzis nur PHP-n.
Pli fruaj versioj de la ŝela sistemo de Drupalo estis kritikitaj [7] kiel malpli aspektigorientita kaj pli komplika ol la sistemoj por Mambo kaj Plono. La inkluziveco de la sistemoj de PHPTemplate kaj XTemplate en Drupalo traktis kelkajn el ĉi tiuj kritikoj.
Ekzemploj de Drupalo
Kelkaj el la roloj kiujn Drupalo plenumas, inkluzivas firmajn internajn retejojn, retajn klasĉambrojn, artajn komunumojn, kaj projekta administrado. Kelkaj aplikoj kiuj uzas Drupalon inkluzivas:
- The Ann Arbor District Library[8] uzis Drupalon por konstrui premiitan retejon[9] inkluzive de speciale agorditaj funkcioj kiel ebligante ke bibliotekajn membrojn povu krei siajn proprajn libro-katalogojn.
- Diversaj politikaj kampanjoj, kiel la kampanjo por usona senato de Jack Carter en Nevado, kreis retejojn per Drupalo.
- CivicRM, sistemo por prizorgi rilatojn kun voĉdonantoj kiu integriĝas kun Drupalo, influis ke Drupalo estu alloga sistemo por neregistaraj organizoj.[10]
- Drupalo estis uzitaj por krei lokajn retejojn por civitana ĵurnalismo en urbetoj kiel Bluffton, South Carolina[11] kaj Watertown, Massachusetts[12].
- Drupalo estas uzita por starigi retejojn kiel 43things Change Everything.
- La enkonduko de la modulo de Revizia Moderado Arkivigite je 2007-05-23 per la retarkivo Wayback Machine ebligis ke talentaj lernejanoj povu krei retejon de sia propra lernejo.
Kritikado
Drupalo devigas ke la uzanto kiu instalas la programon havu povon atribui specifajn altnivelajn privilegiojn al la datumbaza uzanta administranto, inkluzive de SELECT, INSERT, UPDATE, DELETE, CREATE, DROP, INDEX, ALTER, kaj LOCK TABLES. Multaj el tiuj privilegioj, kiel CREATE kaj ALTER, bezonatas por aŭtomatigi la instaladon kaj ĝisdatigadon de skriptoj sen mana funkciado de SQL-petoj: aliaj, kiel LOCK TABLES, bezonatas por averti kutimajn problemojn kiuj povas okazi en multuzanta medio. Same kiel kun aliaj enhav-mastrumaj sistemoj, la komenca datumbazo povas esti kreita uzanta la komandan linion aŭ Arkivigite je 2007-07-08 per la retarkivo Wayback Machine aŭ kun phpMyAdmin/PhpPgAdmin.
Drupalo estis konsideritaj de kelkaj [13] iom pli malfacile lerneblaj kaj iom malpli facile instalebla proceduro kompare al kelkaj simplaj EMS-sistemoj aŭ bazaj blogiloj kiel WordPress. Drupal 5.0, lanĉita la 15-a de januaro 2007, venas kun reta instalsistemo parte por respondi al tiuj kritikoj.[14]
Distribuoj
Drupalo 4.2 [15] estis la fundamento por DeanSpace, enhav-mastruma sistemo uzata por funkciigi multajn sendependajn retejojn kiuj subtenis la usonan prezidentan kampanjon de Howard Dean. Post kiam la kampanjo de Dean finiĝis, la Deanspace-projekto kreskis al CivicSpace, Drupal-bazita "organiza platformo desube kiu povigas kolektivan agadon ene de komunumoj kaj kunigas forajn grupojn de subtenantoj." CivicSpace[16] inkluzivas CiviCRM-n kaj aliajn funkciojn kiuj utilas en retejoj por neregistaraj organizoj kaj politikaj kampanjoj.
Ankaŭ ekzistas kelkaj aliaj specialaj distribuoj de Drupalo. Plejmultaj estas simple Drupalo kun triapartiaj moduloj, sed kelkaj ankaŭ inkluzivas modifojn al la kerno. Ekzemplo de tia distribuo estas vbDrupal, kiu estas Drupalo integrita kun vBulletin.
Libroj
Drupal estas diskutita en kelkaj libroj:
- Pro Drupal Development (Aprilo 2007) de John K. VanDyk kaj Matt Westgate.
- Drupal: Creating Blogs, Forums, Portals, And Community Websites de David Mercer
- Building Online Communities With Drupal, phpBB, and WordPress de Robert T. Douglass, Mike Little, kaj Jared W. Smith
- The revolution will not be televised: democracy, the internet, and the overthrow of everything de Joe Trippi
- The power of many: how the living web is transforming politics, business, and everyday life de Christian Crumlish
- We the media: grassroots journalism by the people, for the people de Dan Gillmor
- Drupal. Community-Websites entwickeln und verwalten mit dem Open Source-CMS. de Hagen Graf
Referencoj
- ↑ Releases for Drupal core
- ↑ Amazon Items drupal module
- ↑ Taxonomy, Drupal's category management system
- ↑ videoj por helpi agordi la modulojn de Agoj kaj Laborfluo
- ↑ "PHPTemplate theme engine Arkivigite je 2009-03-08 per la retarkivo Wayback Machine", Drupal.org.
- ↑ "XTemplate theme engine Arkivigite je 2009-03-16 per la retarkivo Wayback Machine", Drupal.org.
- ↑ "How does Drupal compare to Mambo? Arkivigite je 2007-07-13 per la retarkivo Wayback Machine" discussion thread, Drupal.org.
- ↑ Ann Arbor District Library's award-winning website
- ↑ "American Library Association Awards Ann Arbor District Library Website Best of Show Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine" (news release), June 13, 2006.
- ↑ Greenpeace UK CMS Selection
- ↑ Bluffton, South Carolina
- ↑ Watertown, Massachusetts
- ↑ Alister Lewis-Bowen et al., "Using open source software to design, develop, and deploy a collaborative Web site," IBM, July 11, 2006.
- ↑ Drupal 5.0 Feature List Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine January 15, 2007. Accessed January 15, 2007.
- ↑ http://drupal.org/node/4877#comment-7552
- ↑ CivicSpace, a significant contributor to the Drupal project
Ankaŭ vidu
- Listo de enhav-mastrumaj sistemoj
Uzado en E-movado
Kelkaj esperantistaj retejoj uzas Drupalon, jen listo:
- http://kreanto.com Arkivigite je 2012-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
- http://ttt.mondakalendaro.org Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- http://moskvo.ru/masi/ Arkivigite je 2006-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
- https://tejo.org/
- http://www.esperanto-usa.org
- http://www.argilo.net/
- http://e-vendejo.mine.nu Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.esperanto.ca
- http://www.esperanto.qc.ca
- http://www.ameriko.org
- http://www.esperanto-montreal.org Arkivigite je 2019-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.gazetejo.org
- http://www.esperanto.com
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Oficiala retejo en Esperanto Arkivigite je 2007-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de retejoj kiuj uzas Drupalon