Dronao | |
---|---|
legenda figuro | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Religio | hinduismo |
Mortigita de | Dhrishtadyumna |
Loĝloko | Hastinapuro |
Okupo | guruo |
Patro | Bharadwaja |
Gefratoj | Ilavida |
Edzo/Edzino | Kripi |
Infanoj | Aŝvatamo |
En la eposo Mahabarato, Dronao aŭ Droṇa (sanskrite द्रोण, Droṇa), Droṇāchārya, Guru Droṇa aŭ Rajaguru Devadroṇa estis reĝa instruisto de Kaŭravoj kaj Pandavoj. Li estis amiko de Guruo Sukraĉarja, nome guruo de Asuroj, kiel Mahabali. Li estis filo de "riŝi" Bharadŭaĝa kaj posteulo de saĝulo Angirasa. Li estis majstro de antaŭenirinta militartoj, kiel pri la diaj armiloj Astra. Li estis ankaŭ la dua ĉefkomandanto de la kaŭrava armeo el la 11a tago ĝis la 15a tago. Li malsukcesis kvar fojojn kapti Ĝudhisthira (11a, 12a tagoj, 14a tago kiam Arĝuno estis okupita luktante por mortigi Ĝajdratha kaj la 14a nokto. Li estis senkapigita de Dhriŝtadĝumna kiam li estis meditante liberigi sian animon en la batalkampo.[1]
Notoj
Fontoj
- Chakravarti, Bishnupada. (2007-11-13) Penguin Companion to the Mahabharata (angle). Penguin UK. ISBN 978-93-5214-170-8.
- The Story of Drona - the Teacher of Kauravas and Pandavas
- Supreme Court of India en Dronacharya: Arkivigite je 2013-11-22 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.