Blankvizaĝa driokopo, (Dryocopus pileatus) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Driokopoj (Dryocopus, ankaŭ konata kiel nigraj pegoj aŭ nigropegoj) estas la birdoj de la genro de grandaj povaj specioj de la familio de pegedoj, tipe 35-45 cm longaj. Oni supozas, ke ĝi estas tre proksime rilataj al la amerika genro Campephilus, sed ĝi estas parto de entute diferenca stirpo de pegedoj (Benz et al., 2006)
La scienca nomo de la genro, Dryocopus, devenas de la genitivo de la greka substantivo δρνς (fago) kaj de la verbo κόπος (frapi), kio eblus traduki kiel: "kiu frapas surfage". [1]
Habitato
Tiu genro havas reprezentantojn en Norda kaj Sudameriko, Eŭropo kaj Azio; kelkaj sudamerikaj specioj estas endanĝeritaj specioj.
Ties reprodukta habitato estas arbaraj areoj kun grandaj arboj, kie ili faras neston en granda elfosaĵo en mortinta arbo aŭ mortinta arboparto. Ili povas elfosi novan truon ĉiujare kaj tiele ili kreas habitatojn por aliaj birdoj kiuj faras neston en arbotruoj. Ili estas nemigrantaj loĝantoj.
Aspektoj
Temas pri ĉu grandaj ĉu mezgrandaj specioj, de nigra plumaro aŭ nigroblanka. Plej parto de tiuj specioj havas ruĝan kronon, ofte kiel kresto. Plej partoj de la specioj havas ankaŭ kelkaj blankajn areojn de plumaro, ĉefe en kapo aŭ en flugiloj, kaj kelkaj havas aldonajn ruĝajn vizaĝajn markojn.
Plumaroj de masklo, ino kaj junulo de ĉiu specio estas kutime diferencaj, ofte pri la amplekso de ruĝo en krono kaj ie pli en kapo.
La flugo de tiuj driokopoj estas forta kaj rekta anstataŭ onda kiel ĉe pegoj de la genro Picus kaj la alvokoj estas tipe laŭtaj ridegoj. La tamburado (bekofrapado) de tiuj grandaj birdoj povas estis aŭdata de malproksime.
La pegoj de la genro Dryocopus elfosas grandajn truojn per siaj fortaj bekoj por serĉi insektojn, ĉefe larvoj de Koleopteroj aŭ formikoj en arboj. Ili povas manĝi ankaŭ fruktojn, berojn kaj nuksojn.
Specioj
La genro Dryocopus enhavas laŭ aktualaj klasigoj sep speciojn de nigraj pegoj ĉu grandaj ĉu mezgrandaj. Tri el ili loĝas ĉefe en la novtropika regiono, du en la paleotropika, unu en la novarkta kaj alia, la nigra pego, en la paleoarkta. Tiuj estas jenaj:
- Strikola nigropego, Dryocopus galeatus, kiu montras blankan strion sur kolo.
- Strivizaĝa nigropego, Dryocopus lineatus, kiu montras blankan strion sur vizaĝo.
- Blankvizaĝa nigropego, Dryocopus pileatus, kiu montras blankajn zonojn sur vizaĝo.
- Stria nigropego, Dryocopus schulzi, kiu montras longan blankan strion ĝis pli sube de la kolo.
- Blankventra nigropego, Dryocopus javensis.
- Andamana nigropego, Dryocopus hodgei.
- Nigra pego, Dryocopus martius.
Referencoj
- Benz, Brett W.; Robbins, Mark B. & Peterson, A. Townsend (2006): Evolutionary history of woodpeckers and allies (Aves: Picidae): Placing key taxa on the phylogenetic tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 40: 389–399. COI:10.1016/j.ympev.2006.02.021
- Grimmett, Richard; Inskipp, Carol & Inskipp, Tim (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6
- ↑ Wember (2005) S. 113