Drienčany | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 980 23 (pošta Teplý Vrch) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 220 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 20° 4′ O (mapo)48.48166720.071389Koordinatoj: 48° 29′ N, 20° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 243 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Drienčany [+] | |||
Drienčany (drienĉani), hungare Derencsény (derenĉEnj) estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ankoraŭ unu setlejo apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 11 km²
- Supermara alteco: 243 m
- Loĝantaro: 240
- Poŝtkodo: 980 23
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
Drienčany situas flanke de monto 450 m-ojn alta, laŭ akvorezervujo, fine de mallonga sakovojo. Rimavská Sobota troviĝas 13 km.
Historio
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1297. Tiam la kampoj apartenis al familio Balog. La komunumo estis doganprena loko en la 15-a jarcento. Burgo fare de familio Derencsényi menciiĝas en 1413, kiun la husanoj okupis, sed en 1452 Johano Hunyadi [hunjadi] reokupis. En 1910 loĝis en Derencsény 368 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Drienčany 250 da homoj, (escepte 8 hungarojn ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵo
- luterana preĝejo de 1793 ĉirkaŭita per defenda muro
- ruinaĵo de la burgo
- renesanca sonorilstablo el la 17-a jarcento
Famuloj
- en la iama Derencsény naskiĝis:
- hungara inĝeniero Gusztáv Liszkay
- hungara kemiisto Aladár Buzágh
- hungara ministro György Baloghy