Hünxe
Blazono
Hünxe (Germanio)
Hünxe (Germanio)
DEC

Map

Flago
neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto Distrikto Wesel
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 02858, 02064, 0281, 02853, 02855, 02856
Poŝtkodo 46569
Aŭtomobila kodo WES
Oficiala Municipokodo 05170016
Subdivido 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hermann Hansen
Adreso de la administrejo Dorstener Straße 24
Demografio
Loĝantaro 13787 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 39′ N,  46′ O (mapo)51.6416666666676.7672222222222Koordinatoj: 51° 39′ N,  46′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 35 m
Areo 106,8 km²
Oficiala retejo https://www.huenxe.de/

La komunumo Hünxe situas en la regiono Malsupra Rejno nordokcidente de la Ruhr-regiono en Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo de la distrikto Wesel en la distriktaro Duseldorfo. Ĝi estas membro de la Euregio Rhein-Waal. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 13787 loĝantojn.

Geografio

Geografia situo

La komunumo Hünxe situas ĉ. 10 km oriente de Wesel kaj 9 km norde de Dinslaken. La plejparto de la komunuma teritorio apartenas al Naturparko Hohe Mark, en kies oriento ankaŭ troviĝas la naturprotektejo Kaninchenberge. Kaj la Lippe kaj ankaŭ la Kanalo Wesel-Datteln trapasas la komunumteritorion laŭ po ĉ. 12 km de siaj pasadoj. Geografie la komunuma teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Komunuma teritorio

La komunumo Hünxe havas totalan areon de 106,80 km². Ĝi subdividas en la ses komunumpartoj, Bruckhausen, Bucholtwelmen, Drevenack, Gartrop-Bühl kaj Krudenburg.

Najbaraj komunumoj kaj urboj

urbo Hamminkeln komunumo Schermbeck komunumo Schermbeck
urbo Wesel urbo Dorsten
urbo Voerde (Niederrhein) urbo Dinslaken urbo Bottrop


Historio

Hünxe estas unuafoje dokumente menciita en 1092 sub la nomo "de Hungese".

Teritoria reformo

La 1-an de januaro 1975 kadre de la 2-a teritoria reformo de Nordrejn-Vestfalio la ĝis tiam memstaraj komunumoj Gartrop-Bühl kaj Hünxe de la iama ofica lando Gahlen (sidejo en Hünxe) en la iama distrikto Dinslaken samkiel la komunumoj Drevenack kaj Krudenburg de la iama ofica lando Schermbeck en la iama distrikto Rees estis kunigataj al la nova komunumo Hünxe.

Samtempe gravaj partoj de la eksaj distriktoj Dinslaken, Moers kaj Rees kun teritorieroj de la distriktoj Borken kaj Recklinghausen estis kunigataj al la nova distrikto Wesel. Hünxe estas ekde tiam distrikta komunumo de la distrikto Wesel.

Brulatenco

En la nokto de la 2-a al la 3-a de oktobro 1991 en Hünxe estis brulatenco sur la tiea hejmo por azilpetantoj. Tri junuloj post festaĉo ĵetis bruligilojn en la loĝejon de libana familio kaj precipe trafis infanon, kiun speciala malsanulejo en Hamburgo devis kuraci longatempe. La landa juĝejo en Duisburg kondamnis la krimulojn al longaj punoj je malliberejo. Unu el la farintoj pendumis sin post la krimo.

Kulturo kaj vidindaĵoj

  • Muzeo Otto-Pankok
  • Regiona muzeo
  • Kastelo Gartrop

Trafiko

Ekde Hünxe estas rekte atingebla per aŭtobuso Wesel, Dinslaken kaj Dorsten. Hünxe estas ligita al la granddistanca ŝoseoreto per la ŝoseo A 3 kaj la aŭtostrato B 58. Ĉe la A 3 ekzistas ripozgastejo Hünxe. Same ene de la komunumteritorio situas la alteriĝejo Schwarze Heide [nigra erikejo]

Gravaj personoj

  • Otto Pankok, pentristo, kiu sin okupis en la unua duono de la 20-a jarcento en la fako de la karbografiko kaj al kiu estas dediĉata propra muzeo en Drevenack. Ankaŭ la baza lernejo portas lian nomon.
  • Erich Bockemühl, instruisto kaj orgenisto en Drevenack
  • August Oppenberg, pentristo
  • Carl Schurz (1829 - 1906), politikisto kaj unua Germandevena ministro (por interaj aferoj 1877-1881) en Usono.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.