Drenado estas la natura aŭ artefarita forigo de la surfaca kaj subsurfaca grundakvo el areo. Multaj agrikulturaj grundoj bezonas drenadon por plibonigi produktadon aŭ por administri la akvodisponeblon. Ĝenerale la neceso rilatas al malapero de akvo ĉu parte aŭ entute, tio estas neceso por sekigo. Kontraste akvoforigo rilatas al forigo kaj ĉefe fortransportado de jam uzita akvo, tio estas malpura, poluita aŭ enhavanta poluaĵojn. Drenado interesas ĉefe al agrikulturaj necesoj, sed ne nur, ekzemple ankaŭ por konstruado, stokado, sanigado ktp.; dume akvoforigo interesas ĉefe al urbaj kaj loĝejaj necesoj, nome apartigi la akvon kiu povas damaĝi al la ĉiutaga vivo de personoj kaj animaloj.
En agrikulturo oni atingas bonan drenadon ĉefe per niveligo kaj deklivigo de la tereno, krom per konstruado kaj instalado de akvoforigaj tuboj, iloj kaj instalaĵoj. Se oni ne atingas sufiĉan sekecon ĉu pro manko de drenado ĉu pro kontraŭa vetero (pluvo, inundoj) la agrikultura produktado povas esti damaĝita aŭ eĉ tute detruita. Malsanoj povas veni kaj al plantoj kaj al animaloj kaze de maltaŭga drenado.
Laŭ Francisko Azorín dreni estas Senakvigi, elsekigi terenon.[1] Kaj li indikas etimologion el sanskrita dhara, dharana (vejno, kondukilo), kaj de tie la antikva germana drehnigean. Li referencas ankaŭ la terminojn drenilaro, drensistemo kaj drentubo.[2]
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 60.
- ↑ Azorín, samloke.