Dreliko estas speco de maldelikata tolaĵo, por sakoj, laborvestoj k.t.p. (PIV)

La ŝtofo estas nomita laŭ sia triobla fadeno. La nomo venas el la malnova altgermana lingvo kaj retroiras ĝis la latina trilix ‚triobla‘ kaj licium ‚fadeno‘.

Ĝi estas keprigita ŝtofo el kotonotolo kaj uzata inter aliaj por ĝinzoj.

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.