Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
drakofrukto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Caryophyllales
Familio: Kaktacoj Cactaceae
Genro: Hylocereus
Specio: H. inermis
‘’Hylocereus undatus’’
(Haw.) Britton
Aliaj Vikimediaj projektoj

La drakofruktopitajo estas frukto de kelkaj specoj en la genroj Hylocereus aŭ selenicereo (Selenicereus) el la familio de la kaktacoj. Ĝi devenas el Mezameriko kaj estas kultivata en Nikaragvo, Popola Respubliko Ĉinio, Vjetnamio, Israelo kaj Srilanko.

Priskribo

La fruktokarno de pitajo (drakofrukto) enhavas multajn malgrandajn, nigrajn semojn. Ĝi havas unikan, dolĉacidan aromon, kiu perdiĝas dum kuirado. En ĝiaj devenlandoj oni uzas la frukton ĉefe pro beligi bufedojn. La frukto havas kelkajn pikilojn.

Drakofruktoj estas difektiĝemaj kaj tial malfacile transporteblaj.

La floroj malfermiĝas nokte kaj la florado daŭras ofte dum nur unu nokto kaj tiam devas okazi la polenado.[1]

Galerio

Specioj

La plej kultivataj specioj estas la subaj:

  • Hylocereus undatus: blanka fruktokarno kaj intense rozkolora ŝelo
  • Hylocereus polyrhizus: ruĝa fruktokarno kaj intense rozkolora ŝelo
  • Selenicereus megalanthus: blanka fruktokarno kaj flava ŝelo

Analizo de enhavo

Nutrovaloro: ĉirkaŭ 210 kJ/100 g. Ĝi enhavas la vitaminojn B, C, E kaj multe da fero, kalcio kaj fosforo.

Referenco

Fontoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.