Draguljob Mihajloviĉ | |
---|---|
Draguljob Mihajloviĉ, 1943 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Драгољуб Михаиловић |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1893 en Ivanjica, Reĝlando Serbio |
Morto | 17-an de julio 1946 (53-jaraĝa) en Beogrado, Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Mortokialo | pafvundo |
Lingvoj | serba |
Ŝtataneco | Reĝlando Serbio • Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj |
Alma mater | Milita speciala lernejo Saint-Cyr |
Okupo | |
Okupo | oficiro • soldato • politikisto • militkrimulo |
Draguljob Mihajloviĉ (karesnomo Draĵa) aliforme Dragoljub Draža Mihailović (naskiĝis la 27-an de marto 1893, Ivanjica, Serbio – m. la 17-an de julio 1946, Belgrado) estis serba oficiro, li gvidis la kontraŭleĝan reĝofidelan jugoslavan armeon, nome la ĉetnikojn.
Li batalis en la balkanaj militoj (1912–13) kaj en la unua mondmilito. Li soldatservis kiel kolonelo, kiam la germanoj okupis Jugoslavion (aprilo de 1941). Li ne akceptis la kapituladon de la jugoslava armeo, organizis la ĉetnikan movadon, kies plej grava unuo agadis en teritorio de Serbio. La elmigra registaro de reĝo Petro en 1941 rangaltigis al generalo kaj nomumis militafera ministro.
La ĉetnikoj de Mihajloviĉ (kaj la ĉefe komunistaj partizanoj de Josip Broz Tito) batalis kontraŭ la germanoj, sed la politikaj diferencoj gvidis al malfideco kaj fine al armila interbatalo.
La komenca ĉetnika kontraŭstaro al la germanoj entuziasmigis la aliancanojn, kiuj formis heroon el Mihajloviĉ. Li mem timis la serbojn pro la germana venĝo, tiel decidis pri pli milda kontraŭstara politiko ĝis alveno de la aliancanoj. Ĉar la partizanoj pli konsekvence kaj persiste kontraŭbatalis, la aliancanoj pli kaj pli bone favoris la partizanojn, ĉefe post tio, ke en 1944 alvenis informoj pri tio, ke la ĉetnikoj kunlaboras kun la italoj.
Post la milito, Mihajloviĉ kaŝis sin, sed la partizanoj kaptis lin la 13-an de marto 1946 kaj mortpunis lin pro kunlaborado kun la malamiko kaj oni ekzekutis lin.
Interesaĵoj
- Akuzita pri kunlaboro kun germanoj kaj armita apogo de la okupantoj. La proceso finiĝis post 7 tagoj. La 17-an de julio estis pafmortigita fare de ekzekuta plotono. La ekzekutistoj ĵetis al la ĉerko brulbotelon .
- Kiel tiu, kiu savis ĉ. 500 usonajn aviadilistojn kaj paraŝutistojn estis postmorte en 1948 distingita de la prezidento de Usono Harry Truman per Legion of Merit, „pro kontribuo al la venko de Aliancanoj”. Usona Departemento de Ŝtato ekpostulis la plej altan gradon de sekreteco, „por ne malbonigi rilatojn kun Josip Broz Tito”.