Doutor Esperanto
Doutor Esperanto
Doutor Esperanto
AŭtoroWalter Francini
Eldonjaro1973
UrboRio-de-Ĵanejro
EldonintoFEB
Paĝoj140

Doutor Esperanto (O romance de Lázaro Luís Zamenhof, criador da Língua Internacional) (portugale, "Doktoro Esperanto (La romano de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la Lingvo Internacia)") estas eta biografio pri L. L. Zamenhof, farita de la brazila verkisto Walter Francini en la portugala lingvo, aperinta en 1973. Laŭ teksto en la kvara kovrilpaĝo de la 4-a eldono de FEB, aperinta en 2000, ĝi estas biografio pri la "misiulo de la Bono, Lázaro Luís Zamenhof" (kiel en la portugala oni skribas lian nomon).

Walter Francini verkis tiun biografion per simpla stilo, kiel eseon sub romaneca formo, celante gvidi la legantojn en la ekzemplojn de la "fruktoplena vivo" de Zamenhof, "oferita al la afero de la universala frateco".

Doutor Esperanto sukcese montras la grandan valoron de la neŭtrala idiomo kaj la neceson koni kaj disvastigi ĝin. Kiel publikigite en la Oficiala Taglibro (Diário Oficial) de la brazila subŝtato San-Paŭlo en la 14-a de septembro 1973, per la Proceso 0412-73 tiu verko estis rekomendita de la Teknika Komisiono pri Libroj kaj Didaktikaĵoj de la Sekretariejo por Edukado de la Subŝtato San-Paŭlo por uzo kaj diskonigo en lernejoj bazaj kaj mezaj.

Libropriskribo

Priskribo de la 4-a eldono de FEB

TitoloDoutor Esperanto (O romance de Lázaro Luís Zamenhof, criador da Língua Internacional)
AŭtoroWalter Francini
Datojanuaro 2000 (4-a eldono; 1-a eldono en 1973)
EldonejoFEB
LokoRio-de-Ĵanejro
KategorioBiografio pri L. L. Zamenhof
IdiomoPortugala
Formato13 x 18 cm
Paĝoj140
Pezo ?
Materialo ? (kovrilo), ? (interno)
Impresokovriloj: kolorigita, ilustrita (unua kaj kvara kovriloj montras portreton de L. L. Zamenhof, desegnita de Cecconi); interno: nigra-blanka, neilustrita
Bindobroŝuro
ISBN85-7328-220-7
NotojLa 4-a eldono prezentas tekston sur la kvara kovrilo kaj ne havas kovrilklapojn. Presadon kaj bindigon faris presejo de FEB. Estas kopirajto de 1983 ĉe FEB. Tiu eldono reprezentas de la 10-a al la 12-a miloj da ekzempleroj.

Librenhavo

La plej freŝa eldono de Doutor Esperanto, la 4-a eldono de FEB, lanĉita en 2000, ne portas kovrilklapojn kaj havas etan prezento-tekston en la kvara kovrilpaĝo. En la dua kovrilpaĝo (interne) aperas laŭdanta tekstero elprenita el ĵurnalista kritiko farita de la brazila verkisto Mário Graciotti por la ĵurnalo Diário Paulista ("San-Paŭla Taggazeto") en la 29-a de marto 1973. Ankaŭ de tiu verkisto aperas kiel antaŭparolo kompleta letero sendita al la aŭtoro de la biografio en la 27-a de aprilo 1973, kiu rakontas la impreson de Graciotti pri la verketo de Francini. Sekvas do la biografio mem, partigita en 36 ĉapitroj:

ĈapitroOriginala titoloen Esperanton
INa escola da vidaEn la lernejo vivo
IIA vida ensinaLa vivo instruas
IIISonho goradoSonĝo difektita
IVO sonho renasceLa sonĝo renaskiĝas
VFestejando um nascimentoFesto por naskigo
VIRigor paternoPatra rigoro
VIIAlegria e tristezaĜojo kaj malĝojo
VIIITrabalho de reconstruçãoLaboro por rekonstruado
IXReclusão voluntáriaLibervola apartiĝo
X"Idealista incorrigível""Idealisto nekorektebla"
XIAcertando a carreoraSukceso en la kariero
XIICasamento à vista?Ĉu venonta geedziĝo?
XIIIA companheiraLa koramikino
XIVAjuda inesperadaNeatendata helpo
XVLançamento da Língua InternacionalLanĉo de la Internacia Lingvo
XVIAtividade editorialEldona agado
XVIIDificuldades materiaisMona malfacilaĵo
XVIII"Impossibilidade absoluta""Plena malebleco"
XIXReformistas são derrotadosReformistoj estas venkitaj
XXAdesão extraordináriaEksterordinara aliĝado
XXINo limiar do séculoEn la limo de la jarcento
XXIIEm Boulogne, uma nova humanidadeEn Bulonjo, nova homaro
XXIIIPrece universalistaUniversalisma preĝo
XXIVIntocabilidade do EsperantoNetuŝebleco de Esperanto
XXVPrincípios éticosEtikaj principoj
XXVIContra os ultranacionalistasKontraŭ la ekstremnaciistoj
XXVIIO caso da "delegação"La kazo de la "delegitaro"
XXVIIINa AlemanhaEn Germanujo
XXIXNa EspanhaEn Hispanujo
XXXNos Estados UnidosEn Usono
XXXIPara o "Congresso das Raças"Por la "Rasa Kongreso"
XXXIIDespedindo-se da liderançaAdiaŭo al la ĉefeco
XXXIIIFrustraçãoFrustracio
XXXIVEm luta com a doençaBatalo kontraŭ la malsano
XXXVEm favor da humanidadeFavore al la homaro
XXXVIA partidaLa forpaso

La verko ankaŭ havas postparolon kaj kromtekstojn eksplikantajn interesaĵojn pri Esperanto, kiuj enestas en la verko ekde la unua eldono:

  • O nome do criador do Esperanto ("La nomo de la kreinto de Esperanto"), kiu eksplikas pri la tuta nomo de Lazaro Ludoviko Zamenhof;
  • Regras do Esperanto ("Regularo de Esperanto"), kiu prezentas la bazajn 16 reguloj de la Internacia Lingvo;
  • Textos originais da resolução da UNESCO sobre o Esperanto ("Originaloj de la rezolucio de UNESKO pri Esperanto"), kiu montras la tekstojn en la hispana, en la angla kaj en la franca, krom traduko en la portugalan, de la rezolucio de UNESKO, en la 10-a de decembro 1954, favore al Esperanto;
  • "Relações consutivas" ("'Konsultcela rilato'"), kiu prezentas la rilato inter UNESKO kaj UEA, celanta konsultado pri Esperanto;
  • A UNESCO oficializa o centenário de Zamenhof ("UNESKO oficialigas centjaro de Zamenhof"), kiu parolas pri tiu oficialigo;
  • Congressos Universais de Esperanto ("Universalaj Kongresoj de Esperanto"), kiu prezentas liston de ĉiuj UK-oj okazintaj ĝis 1973 kaj statistikaĵojn pri ili.

La 4-a eldono prezentas krom tiuj aliajn aldonojn, en kiu montras pliajn informojn pri la sekvintaj UK-oj (ĝis 1999) kaj ties respondan statistikaĵon, kaj ankaŭ unu etan erarliston kaj informon pri la aŭtoro. Ankaŭ enestas listo kun ĉiuj konsultitaj verkoj por la verkado de tiu biografio kaj propagando pri aliaj Esperanto-libroj de FEB. Fine la tria kovrilpaĝon de la 4-a eldono havas priopinion de Nelson Silveira, tiama prezidanto de la San-Paŭla Esperanto-Asocio (Associação Paulista de Esperanto), krom kelkaj frazoj de famaj homoj kaj institucioj favore al Esperanto.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.