Douglas Tybor Durig | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Douglas Tybor Durig |
Dato de naskiĝo | 19-a de aprilo 1961 |
Naskiĝloko | Bostono (Masaĉuseco) |
Aĝo | 62 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Usono |
Familio | |
Patro | James R. Durig [+] |
Portalo pri Homoj | |
Douglas Tybor Durig (naskiĝis la 19-an de aprilo 1961 en Bostono (Masaĉuseco)) estas usona astronomo.
Asteroidoj malkovritaj : 45, el kiuj : | |
---|---|
51431 Jayardee | 19-a de marto 2001 |
65159 Sprowls | 14-a de februaro 2002 |
89264 Sewanee | 11-a de novembro 2001 |
92685 Cordellorenz | 31-a de aŭgusto 2000 |
Li estis diplomigita pri kemio, fiziko kaj matematiko de la Universitato de Virginio en 1979, ricevis sian universitatan bakalaŭron de sciencoj (B.Sc.) pri matematika kemio en la Universitato de Suda Karolino en 1983. En tiu instituto, al kiu li aliĝis en 1987, li ricevis sian Ph.D. pri matematika fiziko.
Li laboras ĉe la Observatorio Cordell-Lorenz de la Universitato de la Sudo en Sewanee (Tenesio).
Laŭ Minor Planet Center, li malkovris aŭ kunmalkovris 45 numerotitajn asteroidojn inter 2000 kaj 2009, el kiuj kelkaj kun Mary Alice Mathison, Alric Duane McDermott, V. L. Nixon kaj C. E. Plunkett.[1]
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
- angle Douglas T. Durig, Profesoro pri Kemio kaj Fiziko kaj Direktoro de la Observatorio Cordell-Lorenz ; el la paĝaro de Sewanee: The University of the South
- angle Douglas Tybor Durig : vivprotokolo (arkivo)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Douglas Tybor Durig en la franca Vikipedio.