Dotawo estis kristana nubia reĝlando en la nuna norda Sudano.

La ĉefurbo situis verŝajne la antikva Addo (en arabaj fontoj nomita "Daw") ĉe la monto Adda. Tie troviĝis ja grandaj konstruaĵaroj, inter kiuj eble troviĝis la palaco de la reĝoj de Dotawo.

La historio de Nubio dum la mezepoko estas ankoraŭ ne tre klara. Tungul, la tiama ĉefurbo de Makuria estis forlasita en 13651366, kaj supozeblas, ke ĝi estis translokita ĉe la monton Adda.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Derek A. Welsby:The Mediaval Kingdoms of Nubia. London 2002, S. 250-254, ISBN 0-7141-1947-4
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.