Dorud ·
urbo de Irano urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Lorestano
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121 608  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 30′ N, 49° 5′ O (mapo)33.49333333333349.075Koordinatoj: 33° 30′ N, 49° 5′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:30
Dorud · (Irano)
Dorud · (Irano)
DEC
Dorud ·
Dorud ·
Situo de Dorud ·

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dorud [+]

Dorud, persalingve ‎دورود‎ estas urbego (la tria plej granda en la provinco) kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Lorestano de Irano. La loknomo signifas: du riveroj.

Domoj de Dorud

Bazaj informoj

Geografio

Dorud situas en la Zagros-montaro sur altebenaĵo ĉe kunfluejo de 2 riveroj. Ĥoramabado troviĝas 62, Teherano 315 km .

Historio

Dorud dankas la urban eston al la trairanta fervojo, kiu faris el simpla vilaĝo komercan kaj industrian urbegon. La urba municipo estis kreita en 1949. Sismo vundigis almenaŭ 35 homojn en 2007. 2 homoj mortis en Dorud en 2017 dum la iranaj protestoj.

Ekonomio

Dorud estas grava komerca kaj agrikultura centro, krome 3 uzinoj (la plej grandaj en Irano) produktas cementojn.

Klimato

En Dorud la meza jara temperaturo estas +14 °C, la meza jara pluvokvanto estas 562 milimetroj.

Trafiko

Dorud situas laŭ aŭtovojo Ĥoramabado-Esfahano kaj fervojo Ĥomo-Ahvazo.

Vidindaĵoj

Dorud eatas nomata ĉefurbo de la irana naturo. Pro la urboĉirkaŭaĵo estas konsiderata la plej bela urbo de Lorestano laŭ naturo.

Fontoj

  • interalie WikiTrans

Eksteraj ligiloj



Ŝablono:Bibilotekoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.