Dorothea von Montau
La katedralo de Sankta Johano Evangelisto en Kwidzyn/Marienwerder, la ĉelo de la beata Dorotea el Mątowy (la vilaĝo apud Malbork), en kiu ŝi mortis kiel ermitino
La katedralo de Sankta Johano Evangelisto en Kwidzyn/Marienwerder, la ĉelo de la beata Dorotea el Mątowy (la vilaĝo apud Malbork), en kiu ŝi mortis kiel ermitino
Persona informo
Naskonomo Dorothea Schwartze
Naskiĝo 6-an de februaro 1347 (1347-02-06)
en Mątowy Wielkie
Morto 25-an de junio 1394 (1394-06-25) (47-jaraĝa)
en Kwidzyn
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo monaĥino
La baptokuvo de la preĝejo en Mątowy Wielkie / Gross Montau, en kiu oni baptis la beatan Dorotean

Dorothea von Montau (jen germane, pole Dorotea el Mątowy), naskiĝis en la jaro 1347 en vilaĝo Gross Montau (ekde 1946 pole Mątowy Wielkie, legu Montovi Vjelkje) en Pomerio, mortis en la jaro 1394 en Marienwerder (ekde 1946 pole Kwidzyn, legu Kvidzin). Ŝia patro Willem Swarte (germane: Schwartze) estis riĉa farmisto, setlinto el Nederlando, patrino Agata estis kaŝubino. Danke al la papo Paŭlo la 6-a ŝi estas beatulino de la jaro 1976, en Germanio oni nomas ŝin sanktulino. En la jaro 1999 venis speciale al Kwidzyn la prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo la kardinalo Jozefo Ratzinger, la posta papo Benedikto la 16-a kaj li preĝis en la ĉelo de la katedralo kie mortis Dorotea kiel ermitino.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.