Dormoĉambro estas ĉambro de hejmo aŭ hotelo kiu estas ofte uzata por dormo, ripozo, aŭ amoro. Ĝenerale, lito, ŝranko, kaj aliaj personaj propraĵoj povas esti trovebla tie. Ĝi estas unu el la ĉefaj, se ne la ĉefa, partoj de normala loĝejo, kune kun manĝoĉambro aŭ kuirejo kaj banĉambro. Logiko estas ke ĝi estu en aparta areo de la domo kaj ne proksime de enirejo aŭ bruaj stratoj, por faciligi la ripozon. En Mezepoko kaj ĝis Moderna Epoko, ĝi estis nepre tre aparta en la domo kaj nur familianoj rajtus eniri; nuntempe facile oni montras ĝin al vizitantoj.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.