Dormapneo

Dormapneo estas apneo kiun kelkaj personoj havas: Kiam ili dormas, la spirado povas halti por mallongaj periodoj. Tiuj periodoj povas daŭri 10 sekundojn aŭ pli, 3-4 spiroj mankas. La rezulto de tio estas ke la paciento ofte estas laca dum la tago. Ĉefe ĉar tiuj homoj inklinas fari dormeton, ili ne veturigu aŭtomobilojn aŭ aliajn veturilojn.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.