Dorka Gryllus | |
---|---|
![]() Dorka Gryllus kun Andreas Lust en 2011 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1972 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Q104191504 • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Patro | Dániel Gryllus |
Patrino | Katalin Kőváry |
Frat(in)o | Samu Gryllus |
Edz(in)o | Péter Geszti • Kornél Simon |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.dorkagryllus.com/ |
Dorka Gryllus [grilus], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gryllus Dorka estas hungara aktoro, kantisto (aldo). Ŝia patro estis Dániel Gryllus, ŝia patrino estis Katalin Kőváry, ŝia amkunulo estas Kornél Simon.
Dorka Gryllus[1][2] naskiĝis la 26-an de decembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio
Dorka Gryllus kantis inter 1990-1995. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1998. Ŝia ĉefinstruisto estis Miklós Benedek. Dum la studentaj jaroj ŝi praktikadis en Gaja Teatro. Inter 1998–2003 ŝi estis membro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste ŝi preferas la filmojn. Ŝi longe vivis en Berlino. Ŝi ricevis filmajn premiojn inter 2005 –2011. Ŝi naskis dufoje (lastfoje en 2020).
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxane
- Henrik Ibsen: Nora - Helén
- Molière:
- La mizantropo - Célimène
- Georgo Dandin - Claudine; Clodine
- Don Juan - Sári
- Frederick Loewe: My Fair Lady - Eliza Doolittle
- Lev Tolstoj: Anna Karenina - titolrolo
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
- Kutyakomédiák (1992)
- Perzselő szenvedélyek (2005)
- Félvilág (2015)
- Apatigris (2020)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.