Dora WUNDERBAUM estis israela esperantisto, kiu naskiĝis 1908 kaj mortis la 11-an de septembro 1989. Dum tridek jaroj ŝi estis delegito en Telavivo kaj aktivulo de la israela movado. Naskita en Varsovio en la familio Tannenbaum, kun patro, kiu apartenis al la rondo de Zamenhof mem, ŝi lernis Esperanton de Lidja Zamenhof en la dudekaj jaroj.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.