Donald Tusk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Donald Tusk | |||||
Naskonomo | Donald Franciszek Tusk | ||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1957 (66-jaraĝa) en Gdańsk | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | Kaŝuboj • poloj vd | ||||
Lingvoj | pola • angla • germana vd | ||||
Loĝloko | Sopot vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of History, University of Gdańsk • I Liceum Ogólnokształcące im. Mikołaja Kopernika w Gdańsku vd | ||||
Partio | Civitana Platformo • Eŭropa Popola Partio • Freedom Union • Liberal Democratic Congress vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Donald Tusk vd | ||||
Patrino | Ewa Tusk vd | ||||
Edz(in)o | Małgorzata Tusk vd | ||||
Infanoj | Michał Tusk • Katarzyna Tusk vd | ||||
Parencoj | Józef Tusk • Bronisław Tusk vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • ĉefministro vd | ||||
Aktiva en | Varsovio • Bruselo • Gdańsk vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vicprezidanto de la pola parlamento | |||||
Dum | 2001 ĝis 2005 | ||||
Ĉefministro de Pollando | |||||
Dum | 2007–2014 | ||||
Antaŭulo | Jarosław Kaczyński | ||||
Sekvanto | Ewa Kopacz | ||||
2-a periodo | |||||
Dum | 2023– | ||||
Antaŭulo | Mateusz Morawiecki | ||||
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio | |||||
Dum | 2014–2019 | ||||
Antaŭulo | Herman Van Rompuy | ||||
Sekvanto | Charles Michel | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Donald Franciszek TUSK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1957 en Gdańsk) estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO).
Biografio kaj kariero
De 2001 ĝis 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento. Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. De la 16-a de novembro 2007 ĝis la 18-a de novembro 2011 kaj de la 18-a de novembro 2011 ĝis la 22-a de septembro 2014 li estis ĉefministro en Pollando, kaj poste denove ekde decembro 2023. Ekde la 1-a de decembro 2014 ĝis la 1-a de decembro 2019 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio post Herman Van Rompuy, sukcedis lin Charles Michel.
Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3% da voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiama urbestro de Varsovio, per 46,5% kontraŭ 53,5%. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1%.
En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński. Tiupostene li gvidis la duan koalician registaron de Civitana Platformo kaj Pola Popola Partio ĝis sia demisio favore al Ewa Kopacz.
La 13-an de decembro 2023 li iĝis ĉefministro de Pollando.
Persona vivo
Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuboj. Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk kaj havas kun ŝi du gefilojn: filo Michał (n. 1982) kaj filino Katarzyna (n. 1987).
Publikaĵoj
- Był sobie Gdańsk (Estis Gdańsk), Gdansko 1997
- Idee gdańskiego liberalizmu (Ideoj de liberalismo en Gdańsk), Gdansko 1998
- Solidarność i duma (Solidareco kaj fiero), Gdansko 2005
- Szczerze (Sincere), Gdansko 2019
Interesaĵo
En majo 2012 Donald Tusk ricevis Premion je la nomo de Walther Rathenau pro meritoj favore al la Eŭropa integrado.
Eksteraj ligiloj
|
|