Don Pelayo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Pelagius | |||||
Naskonomo | Pelagius | ||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 684 en nekonata valoro | ||||
Morto | 30-an de novembro 736 (52-jaraĝa) en Cangas de Onís, Reĝlando Asturio | ||||
Tombo | Tomb of Pelayo I of Asturias vd | ||||
Religio | Nicene Christianity vd | ||||
Lingvoj | vulgara latino vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Asturio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Astur-Leonese dynasty vd | ||||
Patro | Favila vd | ||||
Patrino | nekonata valoro vd | ||||
Gefratoj | Anonyma vd | ||||
Edz(in)o | Gaudiosa vd | ||||
Infanoj | Favila of Asturias • Ermesinda vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | batalanto • aristokrato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Don Pelayo (en esperanto Don Pelaĝo) (m. Cangas de Onís, 737) estis la unua reĝo de la reĝlando Asturio, kiun li regis ĝis sia morto. Lia origino estas diskutinda kaj pluraj originoj estas atribuitaj al li. La Albelda Kroniko igas lin nobela goto. [1] La testamento de Alfonso la 3a, de la jaro 869,[2] en kiu la grandanima reĝo donacis al la sacerdoto Sisnando la preĝejon Sankta María de Tenciana (Tiñana, Siero) kiun sia onklo Alfonso la Ĉastulo ricevis el la propraĵoj de sia praavo Pelaĝo, ligas teritorie Pelajĝon kun la centra areo de Asturio, kvankam ne donas datumojn pri lia naskiĝloko.
Pelaĝo bremsis la ekspansiiĝon de la muzulmanoj norden, ekigis la Reconquista-n kaj tradicie li estis konsiderata kiel la fondinto de la Regnum Asturorum (Reĝlando Asturio), kvankam ĵusaj arkeologiaj esploroj sugestas, ke li povis ĝin fari super antaŭ loka politika organizo.
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ («XV. ITEM ORDO GOTORUM OBETENSIUM REGUM. Primum in Asturias Pelagius rg. in Canicas an. XVIIII. Iste, ut supra diximus, a Uittizzanc rege de Toleto expulsus Asturias ingressus) LISTO DE LA GOTAJ REĜOJ DE OVIEDO. 1. "La unua reĝo el Asturio estis Pelaĝo. Li regis en Cangas 18 jarojn. Li, kiel antaŭe oni diris, atingis Asturion forpelita el Toledo fare de la reĝo Vitizo".
- ↑ RISCO, Fr. Manuel, España Sagrada, tomo XXX-VII, Madrid, 1789