Domokos Teleki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aprilo 1810 (1810-04-01)
en Târgu Mureș
Morto 1-an de majo 1876 (1876-05-01) (66-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József, Graf Teleki de Szék
Patrino Zsofia, Gräfin Teleki de Szék
Infano Jozefina, Gräfin Teleki de Szék
Okupo
Okupo politikisto

TELEKI Domokos, grafo, estis hungara politikisto, publicisto, ano de MTA naskita en Marosvásárhely la 1-an de aprilo 1810 kaj mortinta en Koloĵvaro la 1-an de majo 1876.

Kariero

Domokos Teleki pristudis juron en Peŝto, poste li interkonatiĝis kun István Széchenyi, kaj li aliĝis al reformigaj politikaj movadoj. Post falo de la liberecbatalo de 1848-1849 li aranĝis la manuskriptojn de Biblioteko Teleki-Bolyai. En 1861 li fariĝis supera ĉambrano, inter 1865 – 75 landkunvana deputito.

Verkoj

  • A Hóra-támadás története (Pest, 1865);
  • A székely határőrség története (Bp. 1877).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.