Domenico Criscito | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1986 (37-jaraĝa) en Cercola |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.domenicocriscito.net/ |
Domenico Criscito (prononco [doˈmeniko ˈkriʃʃito]) estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 30-an de decembro 1986 en Cercola, provinco Napolo, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la rusia klubo Zenit Sankt-Peterburgo.
Krome Domenico Criscito ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-17-, sub-18-, sub-19-, sub-20- kaj de sub-23-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Domenico Criscito – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.