Acquaviva | |||
---|---|---|---|
| |||
Municipoj de San-Marino | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | San-Marino | ||
Poŝtkodo | SM-47895 | ||
Telefonkodo | el Italio kaj Vatikano: 0549, el aliaj landoj: +378 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 865 | ||
Loĝdenso | 433 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 43°56′52″N 12°28′8″O / 43.94778°N, 12.46889°O (mapo) Koordinatoj: 43°56′52″N 12°28′8″O / 43.94778°N, 12.46889°O (mapo) | ||
Alto | 357 m | ||
Areo | 6,62 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Domagnano [+] | |||
Domagnano [domanjano] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 6,62 km² kaj, laŭ takso de 2006, 2865 loĝantojn. Situante centre en la lando ĝi limas al la municipoj Borgo Maggiore, Faetano kaj Serravalle kaj, oriente, al la itala municipo Coriano (provinco Rimini).
La loko estis loĝata jam en la romia tempo, kiam ĝia nomo estis Domenianus aŭ Omagnano (laŭ magnani, fer-metiistoj). Jam de la fondo de San-Marino la suda parto de la municipo estis parto de ĝi, sed la fortikaĵo Monte Lupo, norde, estis posedo de dinastio Malatesta. En 1463 ĝi estis konkerita de San-Marinokaj ĝia teritorio aldonita al Domagnano. La eks-fortikaĵon simbolas blanka lupo en la blazono.
La municipo estas dividita al tri kvartaloj (curazie):
- Domagnano
- Fiorina
- Torraccia
La futbala klubo S. P. Domagnano estas ofta ĉampiono de San-Marino.
|