![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Doly |
Doly (Karvinná) | |
germane Arnoldsdorf, pole Kopalnie | |
municipa parto | |
![]() Preĝejo de sankta Petro de Alkantara | |
Oficiala nomo: Doly | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Administra municipo | Karviná |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Baseno | Ostrava baseno |
Domoj | 170 2009 |
Situo | Doly |
- koordinatoj | 49° 50′ 05″ N 18° 29′ 07″ O / 49.83472 °N, 18.48528 °O (mapo) |
Katastro | 16,35 km² (1 635 ha) Karviná-Doly |
Loĝantaro | 20 (2021) |
Denseco | 1,22 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 735 06 |
![]() Situo enkadre de Ĉeĥio ![]() Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() | |
Doly (antaŭe Karvinná[1][2]) (pole Kopalnie, germane Arnoldsdorf, esperante Minejoj) estas parto de distrikta urbo Karviná en distrikto Karviná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas nordoriente de Karviná.
Situo
Ĝi troviĝas sudokcidente de Karviná sur katastra teritorio Karviná-Doly kun areo 16,35 km².
Doly troviĝas sur la tuta teritorio de kvartalo Karviná 2, devene la teritorio de pereinta municipo Solca. Temas plejparte pri jam fermitaj ŝaktoj, kiujn oni nur reteniĝas escepte de Důl Československé armády, kiu ankoraŭ funkcias kaj minas.
Historio
Devena vilaĝo kun nomo Karvín en la jaro 1923 ŝanĝiĝis en urbon Karvinná, en la jaro 1939 ĝi kuniĝis kun distrikta Fryštát sub germana nomo Karwin-Freistadt kaj en la jaro 1949 okazis kun denova kuniĝo kun la distrikta urbo Fryštát sub hodiaŭa nomo Karviná. En la 1950-aj jaroj oni komencis la urbon demoli pro subminado, la centro de la duurbejo do restis en Fryštát. Kun loĝantoj malrapide malaperas eĉ por iama Karvinná tipa dialekto - "laŭ la nia".
En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 170 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 20 loĝantoj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 384 |
1880 | 5 488 |
1890 | 7 746 |
1900 | 14 326 |
1910 | 16 808 |
1921 | 19 229 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 22 317 |
1950 | 20 769 |
1961 | 12 798 |
1970 | 7 176 |
1980 | 2 748 |
1991 | 1 302 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 810 |
2011 | 325 |
2021 | 20 |
Transporto
En Doly troviĝas fervojstacio Karviná-Doly (antaŭe Karviná hlavní nádraží) situanta en fervojlinio Louky nad Olší - Bohumín (devena vojdirekto de fervojo Košice-Bohumín), kiu estas nun en administrado de Advanced World Transport, trafikanto de fervojo. La fervojstacio estis ankaŭ fina stacio de loka fervojo KFNB en Petrovice u Karviné. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/59.
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Petro de Alkantara
- Evangelia tombejo en Karviná kaj tombeja kapelo el la jaro 1906
- Kapelo de sankta Jozefo
Detruitaj memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Henriko
- Urbodomo
Famaj naskiĝintoj
En la iama "Karvinná" naskiĝis hungara pianisto Lajos Kentner.
Referencoj
- ↑ Vidu artikolon pri Fryštát
- ↑ Vidu artikolon pri Karwin-Freistadt
Galerio
- Minejo Barbora
- Minejo Gabriela
- Areo de eksa minejo Jindřich
- Důl ČSA (Minejo ČSA)
- Ruinoj de kapelo
- Neniigita kapelo
|