Dolný Vadičov | |
hungare: Alsóvadas | |
municipo | |
Vido al Dolný Vadičov | |
Oficiala nomo: Dolný Vadičov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Kysucké Nové Mesto |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Montaro | Kisuca montetaro |
Najbaras kun | Horný Vadičov |
Rivero | Vadičovský potok |
Situo | Dolný Vadičov |
- alteco | 442 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 16′ 06″ N 18° 50′ 55″ O / 49.26833 °N, 18.84861 °O (mapo) |
Areo | 5,952139 km² (595,21 ha) |
Loĝantaro | 451 (31.12.2010) |
Denseco | 75,77 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1359 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 023 45 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
Aŭtokodoj | KM |
NUTS | 509175 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Dolný Vadičov | |
Retpaĝo: www.dolny-vadicov.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Dolný Vadičov (hungare Alsóvadas [alŝOvadaŝ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Dolný Vadičov etendiĝas laŭlonge laŭ vojo kaj ĝi senpere najbaras kun Horný Vadičov. Žilina troviĝas je 15 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la loko en 1359 en latina formo "silva Waditzow", pri la vilaĝo en 1419 en formo "Vadychov". La hungara loknomo aperis en 1515, kiel "Also Vadycho". En 1598 oni komputis tie 24 domojn kaj muelejon. En 1784 239 vilaĝanoj loĝis en 41 domoj, en 1828 376 vilaĝanoj loĝis en 38 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Alsóvadicsó, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóvadas 380 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolný Vadičov 403 homoj, (397 slovakoj).
Vidindaĵoj
- romkatolika kapelo de 1902
- ligna sonorilostablo el la 19-a jarcento