Dolní Boříkovice | |
germane Nieder Ullersdorf | |
vilaĝo | |
Domo de deflankejo | |
Oficiala nomo: Dolní Boříkovice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Králíky |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Orlica montaro |
Domoj | 117 |
Situo | Dolní Boříkovice |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 04′ 43″ N 16° 42′ 34″ O / 50.07861 °N, 16.70944 °O (mapo) |
Katastro | 10,23 km² (1 023 ha) Dolní Boříkovice |
Loĝantaro | 189 (2021) |
Denseco | 18,48 loĝ./km² |
Valkaldrono | Valkaldrono Klodsko |
Unua skribmencio | 13-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 561 69 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dolní Boříkovice | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Dolní Boříkovice (germane Nieder Ullersdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Králíky en distrikto Ústí nad Orlicí. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km okcidente de Králíky. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 117 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 189 loĝantoj.
Dolní Boříkovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 10,23 km². En la katastra teritorio Dolní Boříkovice situas ankaŭ Horní Boříkovice.
Geografio
La mezo de vilaĝo troviĝas sole 2 kilometroj de ŝtatlimoj kun Pollando, okcidente de la katastra teritorio troviĝas Suchovršský hřbet kun turisma kabano kaj observa turo sur Suchý vrch. La plej alta pinto de Suchý vrch (996 m s. m.) estas proksimume 150 metroj post la limo de la katastra terotorio de la vilaĝo (sur teritorio de Červená Voda), tial la plej alta pinto de la vilaĝo estas najbara Bradlo (988 m s. m.). Suchý vrch kaj ankaŭ Bouda estas celo de turistoj dank' alvidoj al Kralický Sněžník, Orlické hory, Hora Matky Boží kaj Králíky eĉ dank' al skiareo Suchý vrch - Buková Hora.
La norda limo de la katastra teritorio estas kreata de Tichá Orlice, la plej malalta punkto estas je 526 m s. m. La suda limo de la katastro estas disakvejo Elbo / Danubo kaj samtempe temas pri |bohemia-moravia limo. Boříkovice situas sur flanko de Bohemio, kiun deakvigas Elbo.
Historio
La unua mencio pri vilaĝo Dolní Boříkovice devenas el la 13-a jarcento, kvankam municipo Králíky estas unuafoje skribe menciata nur en la jaro 1544. En la jaro 1869 Dolní Boříkovice havis 1264 loĝantojn, en la jaro 1930: 812, en la jaro 1950 nur 378. Nombro de la domoj ankaŭ karakterize malaltiĝis pro ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio: en la jaro 1869 estis 186 domoj, en la jaro 1930 188, en la jaro 1950 156, en la jaro 2001 110 domoj, sed lastatempe nombro de domoj plialtiĝas. La vilaĝo estis memstara ĝis la 31-a de decembro 1975, poste ĝi estis administre enmembrigita kiel parto de municipo Králíky.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 264 |
1880 | 1 131 |
1890 | 1 023 |
1900 | 998 |
1910 | 910 |
1921 | 809 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 812 |
1950 | 378 |
1961 | 355 |
1970 | 307 |
1980 | 246 |
1991 | 223 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 211 |
2011 | 179 |
2021 | 189 |
Memorindaĵoj
En la vilaĝo troviĝas baroka preĝejo de Avanco de sankta Kruco el la jaro 1706.
En okcidenta parto de katastro Dolní Boříkovice troviĝas objektoj de fuortaro Bouda, kun objekto K 22, kie devis esti la plej forta armilo de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj kun ĝispafo 11 950 m ĝis pola Międzylesie. Tra la vilaĝo kondukas linio de fortikaĵoj.
Rilataj temoj
Pluaj fotoj
- Domo kun alta gablo
- Malnova domo
- Preĝejo Avanco de sankta Kruco Kostel
|