Doktoreco (el la latina docere, "instrui") aŭ doktora rango (el la latina doctor, "instruisto") aŭ rango de doktoro estas akademia grado donata de universitatoj aŭ sciencaj institucioj, kiu en plej landoj rajtigas la tenanton instrui je universitata nivelo en la rilatanta scienca fako, aŭ por labori en specifa profesio. En kelkaj landoj, la plej alta rango en difinita fako estas nomata fina rango. Multaj universitatoj ankaŭ havigas "honorajn doktorigojn" al individuoj, kiuj montriĝis meritoplenaj por speciala rekono pro elstara fakula laboro, pro aliaj kontribuoj al la universitato aŭ al la socio.
En la unuopaj landoj la kondiĉoj por doktorigo povas esti tre malsamaj. Eble oni povas diri ĝenerale, ke oni bezonas universitatan diplomon (ekz. de magistro) por doktoriĝi kaj ke per doktoriĝo oni poste rajtas fariĝi profesoro. Eventuale oni bezonas kromajn kvalifikojn.
Doktoriĝemulo devas havi konsilanton/gvidanton, kiu akompanas la projekton. Kiel doktoriĝonto oni aŭ laboras ĉe universitato kaj estas en certa programo, aŭ oni estas "eksterulo" kiu havas kontakton nur kun la konsilanto/gvidanto. Kutime por doktoriĝo necesas pluraj jaroj, kvankam ankaŭ tio povas varii laŭ fako, laŭ universitato kaj memkompreneble depende de la kapabloj, talento kaj bonŝanco de la doktoriĝonto.
Kerno de doktoriĝo estas la verkado de doktoriga disertaĵo. Temas pri sciencnivela verko, kiu montras ke la aŭtoro kapablas esplori sendepende. La paĝokvanto povas tre varii laŭ la fakoj kaj aliaj tradicioj, ekz. en medicino aŭ matematiko povas temi pri malpli ol cent paĝoj, dum en sociaj sciencoj temas pri pluraj centoj da paĝoj. Kutime oni devas publikigi ĝin. Povas esti, ke por doktoriĝi oni devas krome trapasi ekzamenojn.
La finan proceduron por doktoriĝo oni nomas promocio; ankaŭ ĝi povas tre malsami laŭ la lando aŭ la universitato. Kutime al la promocio apartenas "defendo", en kiu la aŭtoro defendas sian verkon kontraŭ demandoj de fakuloj.