Doho, ankaŭ Daŭho kaj Dohao, (الدوحة – altarabe ad-Dauha, en la loka araba dialekto ad-Dōha) estas ĉefurbo de Kataro. La urbo situas ĉe la orienta parto de la eta duoninsulo ĉe la Persa Golfo. En Doho vivas ĉirkaŭ 370.000 homoj.
(La poŝkalendaro de Monato kaj PIV uzas por ĝi la nomon Daŭho; MAS kaj Le Monde diplomatique en Esperanto: Doho)
La plej gravaj industriaj branĉoj estas la nafta industrio kaj fiŝkaptado.
Novembre de 2001 komenciĝis en Doho la 9-a Mondkomerca Rondo de Ministra Konsilio de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), la t.n. Doha-rondo.
Doho estis la Araba Kultura Ĉefurbo de la jaro 2010.
Ĝi estas unu el la proponitaj lokoj por la Futbala Mondpokalo 2022 en Kataro.
Klimato
Doho situas en arida klimato aŭ en dezerta klimato. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, tio varias inter 17-35 °C. Jare pluvas nur 75 mm. Inter majo-novembro ĝenerale neniam pluvas.
Edukado
Vidindaĵoj
Servoj
Vidu ankaŭ
|