Dobele | |||
germane Doblen | |||
Urbo | |||
|
|||
Lando | Latvio | ||
---|---|---|---|
Municipo | Dobele | ||
Historia regiono | Zemgalio | ||
Rivero | Bērze | ||
Koordinatoj | 56° 37′ 27″ N 23° 16′ 48″ O / 56.62417 °N, 23.28000 °O (mapo) | ||
Areo | 8,03 km² (803 ha) | ||
Loĝantaro | 8 644 (2023) | ||
Denseco | 1 076,46 loĝ./km² | ||
Urborajtoj | 1917 | ||
Horzono | EET (UTC+2) | ||
- somera tempo | EEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | LV-3701, 3702 | ||
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Dobele | |||
Retpaĝo: dobele.lv | |||
Dobele - jen latve, historie germane Doblen - estas urbo en Latvia historia regiono Zemgalio, en la sudo de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Dobele kaj situas en nordorienta parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 29 km de Jelgava kaj 72 km de Rigo.[1]
Historio
En 10.-13. jarcento malgranda zemgala - antikva balta tribo - ŝtato ekzistis kun fortikigita centro en Dobele. Dobele kastelo kun urbeto unue estis menciita en 1254, kiam ili iĝis parte dependaj de la Livonia Ordeno. Tamen, la zemgaloj ĉiam serĉis ŝancon ribeli. Post 1279-1289, kiam Dobele kastelo estis malsukcese ĉirkaŭita de krucistoj ses fojojn, ili permanente detruis ĝian ĉirkaŭon, kaj la kastelo estis prirezignita en 1289.[2] Ekde tiam, la fekunda areo restis malabunde loĝita.
En 1335, la krucistoj fortikigis Dobele kasteltumulo kaj komencis konstrui la kastelon. En 1376, Dobele kastelo iĝis la administra centro de la kasteldistrikto.
En 1562 Dobele trovis sin en la Duklando Kuronio. En 1795 la Duklando, kune kun Dobele, estis aneksita al la Rusia Imperio, kaj en 1797 ĝi integrigis ĝin en la Kuronia provincon. Ĉiam en la regiono plu vivis germanaj baltoj, ne nur kiel bienaj posedantoj, sed plejparte kiel normalaj civitanoj (ĝis ili estis devige deportitaj okcidenten pro la sekreta aldona protokolo de la pakto Ribbentrop-Molotov post septembro 1939).
Post la Sendependiĝo Milito (1918-1920), Dobele estis inkludita en la lastatempe establita Respubliko Latvio. En 1927, fervoja linio al Dobele estis konstruita.[3]
Geografio
Urbo situas en la Orienta Kuronia altebenaĵo (latve Austrumkursas augstiene) ĉe sia transiro al la Meza Latvia malaltebenaĵo (latve Viduslatvijas zemiene),[4] sur la loko de antikva meteoritkratero.[5] La kratero estis formita dum la Permia periodo antaŭ proksimume 290 milionoj da jaroj kaj estas nuntempe determinita nur per geologiaj bortruoj. La rivero Bērze fluas tra la urbo.
Averaĝa temperaturo estas -5,5°C en januaro kaj +16,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 600 mm jare.[4]
Loĝantaro
Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 8 644 personoj sur areo de 8,03 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 076 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
Jaro | Homoj | Jaro | Homoj |
---|---|---|---|
1840 | 100 | 1959 | 6246 |
1881 | 1083 | 1979 | 13027 |
1914 | 2000 | 1989 | 15023 |
1915 | 375 | 1997 | 12765 |
1925 | 1551 | 2007 | 11391 |
1935 | 2470 | 2012 | 10895 |
1943 | 2650 | 2020 | 8856 |
Transporto
La ĉefŝoseoj de la urbo estas P97 Jelgava-Annenieki, P103 Dobele-Bauska kaj P102 Dobele-Jaunbērze. Lokaj vojoj de la urbo estas V1098 Dobele-Zaļenieki, V1126 Dobele-Penkule, V1128 Dobele-Auce kaj V1101 Dobele-Tukums. La fervoja linio Rigo-Liepāja pasas tra la urbo, en 2022 unu persontrajno ĉiutage veturas al Rigo.
Vidindaĵoj
- Ordenkastelaj ruinoj
- Ĝardeno de ĝardenisto kaj bredisto Pēteris Upītis
Bildoj
- Dobeles katolika preĝejo
- Kastelruinoj
- Kulturdomo
- Fervoja stacidomo
- Zaļā strato
Referencoj
- ↑ Toponavi.com. Distancoj.
- ↑ Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 2, p. 622.
- ↑ Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 1, p. 394.
- 1 2 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ Planetary and Space Science Centre University of New Brunswick. Dobele