Dnestro | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 352 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio kaj Moldavio |
Regionoj | Odesa provinco |
Dnestro[1] (ukraine Дністер [Dnister], rumane Nistru, pole Dniestr, ruse Днестр [Dnestr], dum antikvaj tempoj malnovgreke Τύρας [Tíras], latine Týras), alternative ekde la 2010-aj jaroj ankaŭ Dnistro,[2] estas rivero 1352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio, kiu alfluas la Nigran Maron.
Akvofluo
La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj, ĉe urbeto Starij Sambir (ukraine Старий Самбір) proksime de la pola limo.
Fluante sudorienten, ĝia akvo pasas la akvobaraĵon de Dubosari. Poste alfluas ĝin la rivero Bîc. Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron. La larĝa delto de la rivero konsistas el pluraj riverobranĉoj, kies akvo fluas en marĉan lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дністровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ŝipoj.
Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.
Ekonomio
La rivero gravas por ŝipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.
Urboj
La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ĉe-borde
Referencoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020. Vortaro.net. SAT (2020). “Dnestr/o”.
- ↑ Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine). p. 295, p. 1506: Dnіstr||o геогр. н., р. Дністер (Ukrainio, Moldavio)
Literaturo
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri la regiono Ĉednestrio, pridiskutata inter subtenantoj de regiona sendependismo, Moldavio kaj Ukrainio.
Eksteraj ligiloj
- rivera mapo, anglalingva
- la rivero Arkivigite je 2007-06-11 per la retarkivo Wayback Machine en la germana leksikono Meyer de la jaro 1888 (volumo 5, paĝo 15)
- rememoroj pri la rivero, germanlingvaj