Dmitrij Kedrin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Dmitrij Kedrin | |||||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1907 en Makiivka, Ukrainio | ||||
Morto | 18-an de septembro 1945 en Moskvo, Rusio | ||||
Sukcesis kiel | poeto | ||||
Dmitrij Kedrin | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1907 en Makijivko | ||||
Morto | 18-an de septembro 1945 (38-jaraĝa) en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, Sovetunio | ||||
Tombo | Vvedenskoje-tombejo vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Sovetunio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • tradukisto vd | ||||
Aktiva dum | 1924– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dmitrij Borisoviĉ KEDRIN (ruse Дмитрий Борисович Кедрин; naskiĝis la 22-an de januaro (la 4-an de februaro) 1907, mortis la 18-an de septembro 1945) estis rusa sovetia poeto.
Vivo
Kedrin naskiĝis en 1907 en loĝloko Bogoduĥovskij (teritorio de nuna urbo Makijivka en Donecka provinco) en familio de ministo. Dmitrij ekis serioze okupiĝi pri poezio estante 16-jaraĝa. En juneco li vivis en Jekaterinoslav; tie li konatiĝis kun aliaj poetoj kaj tie estis publikitaj liaj unuaj versoj. En 1931 Kedrin venis al Moskvo.
Ekde decembro de 1934 li kun sia familio vivis en loĝloko Ĉerkizovo en Moskva provinco. Dum Dua mondmilito li volis trafi la frontlinion kien bonvolanto sed ne povis pro miopio. Dum la milito Kedrin continuis vivi en Ĉerkizovo tradukante kontraŭfaŝistajn versaĵojn de sovetaj popoloj. En 1943 li estiĝis frontlinia ĵurnalisto.
En 1940 aperis lia sola dumviva verkaro kun 17 versoj.
Kedrin estis multe kritikata de oficialaj sovetaj literaturaj ranguloj pro ke li pli interesiĝis pri antaŭsovetia historio ol pri nuna epoko.
Kedrin estis murdita en 1945 post fino de milito. Murdistaj forĵetintaj lin el apudmoskva elektrotrajno estas nekonataj. Poste oni trovis lin mortinta apud alia fervojo; ankaŭ tio ĝis nun estas mistero.
Verkoj
Dum sia vivo Kedrin faris multajn versaĵojn kaj poemojn dediĉitajn al historiaj eventoj kaj homoj: reganto Atilo, poetoj Ferdousio, pentristo Rembranto, rusiaj naciaj herooj. Kelkajn versaĵojn la poeto dediĉis al sia edzino Ludmila kaj filino Svetlana.
Poemoj
- Doroŝ Moliboga (ruse Дорош Молибога)
- Pridanoje (ruse Приданое)
- Pevec (ruse Певец)
- Arkitekturistoj (ruse Зодчие)
- Pjesnja pro Alonu-Staricu (ruse Песня про Алену-Старицу)
- Svadjba (ruse Свадьба)
- Konj (ruse Конь)
- Piramido (ruse Пирамида)
- Knjazj Vasilko Rostovskij (ruse Князь Василько Ростовский)
- Nabeg (ruse Набег)
- Soldata edzino (ruse Солдатка)
- Jermak (ruse Ермак)
- Uralskij Litejŝĉik (ruse Уральский литейщик)
Eksteraj ligiloj
- Dimitri Kedrin versoj (ruse)
- Rembrant (dramo) (ruse)
- Versaĵoj kaj poemoj (ruse)