Django Unchained
filmo
Originala titolo Django Unchained
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 25 dec. 2012, 17 jan. 2013
Ĝenro nigrulekspluata filmo, vakera filmo, filma dramo
Kameraado Robert Richardson
Reĝisoro(j) Quentin Tarantino
Produktisto(j) Stacey Sher  Reginald Hudlin  Pilar Savone
Scenaro Quentin Tarantino
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto Teksaso Tenesio
Muziko de Ennio Morricone
Rolantoj Jamie Foxx  Christoph Waltz  Leonardo DiCaprio  Kerry Washington  Samuel L. Jackson  Walton Goggins  Dennis Christopher  James Remar  Michael Parks  Don Johnson  Nichole Galicia  Franco Nero  James Russo  Tom Wopat  Russ Tamblyn  Amber Tamblyn  Bruce Dern  M.C. Gainey  Jonah Hill  Zoë Bell  Michael Bowen  Robert Carradine  Ted Neeley  Tom Savini  Quentin Tarantino  Ato Essandoh  Cooper Huckabee  David Steen  Don Stroud  Evan Parke  Jake Garber  James Parks  John Jarratt  Laura Cayouette  Lee Horsley  Rex Linn  John McConnell  Misty Upham  Sammi Rotibi  Louise Stratten  Sharon Pierre-Louis  J. D. Evermore  Michael Bacall  Ned Bellamy  Danièle Watts  Jarrod Bunch  Jamal Duff  Gary Grubbs  Johnny Otto  Mark Ulano  Lewis Smith  Dana Gourrier
Produktinta firmao Columbia Pictures 
The Weinstein Company 
A Band Apart
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro National Board of Review: Top Ten Films
IMDb

Django Unchained (Django senkatenigita) estas usona filmo de la vakera ĝenro verkita kaj reĝisorita de Quentin Tarantino, en kiu ludas amplaksa geaktoraro estrita de Jamie Foxx, Leonardo DiCaprio, Christoph Waltz kaj Samuel L. Jackson. Ĝi estis premierita en la kinejoj de Usono la 25an de Decembro 2012[1][2] kaj ricevis diversajn premiojn, iner kiuj du Oskar-premioj kaj du Oraj Globoj.

Intrigo

Germana rekompencisto, nome doktoro King Schultz (Christoph Waltz), sukcesas liberigi Django Freeman (Jamie Foxx), nome nigra sklavo kun kiu li poste trovas serĉatajn krimulojn por ricevi rekompencojn, vivajn aŭ mortintajn. La duopo ankaŭ venkegas super grupo de rasismaj sklavistoj, kiuj ankoraŭ ne estas Ku Klux Klan, kion oni parodias. Poste, Schultz proponas al Django la eblon veturi al la danĝera Misisipio por trovi kaj liberigi lian edzinon Broomhilda (Kerry Washington), ankaŭ sklavinon kiun li perdis kiam ŝi estis vendita. La serĉado kondukis ilin al plantejo de kotono posedaĵo de "Monsieur" Calvin J. Candie (Leonardo DiCaprio). Por kontakti kun la brutala kaj malpia terposedanto, ambaŭ protagonistoj ŝajnigas interesiĝi por la organizita luktado de nigruloj.

Notoj

  1. Raup, Jordan (14a de junio 2011). «Quentin Tarantino’s ‘Django Unchained’ Sets 2012 Release Date». The Film Stage (en angla). Konsultita la 6an de Septembro 2021.
  2. Brevet, Brad (14a de junio 2011). «Tarantino's 'Django Unchained' Set for Christmas Day 2012 Release». Rope of Silicon (en angla). RopeofSilicon.com LLC. Arkivita el originalo la 15an de Februaro 2012. Konsultita la 6an de Septembro 2021.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.