Divina | |
hungare: Nagydivény | |
municipo | |
|
|
Oficiala nomo: Divina | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Žilina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Kysuce |
Situo | Divina |
- alteco | 410 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 17′ 26″ N 18° 41′ 36″ O / 49.29056 °N, 18.69333 °O (mapo) |
Areo | 21,8810 km² (2 188,1 ha) |
Loĝantaro | 2 404 (31.12.2011) |
Denseco | 109,87 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1329 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MEST (UTC+2) |
Poŝtkodo | 013 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-41 |
NUTS | 517488 |
Aŭtokodoj | ZA |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Divina, Žilina District | |
Retpaĝo: www.divina.sk | |
Portalo pri Slovakio | |
Divina (hungare Nagydivény [nadjdivEnj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
Divina situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Žilina troviĝas je 6 km.
Historio
La unua mencio okazis pri la kampoj de la vilaĝo en 1325 en formo "Divina". La hungara loknomo "Nagh Dywen" aperis en 1474, la latina "Diwina Maior" en 1598. En 1720 36 familioj pagis impostojn. En 1784 1326 vilaĝanoj (243 familioj) loĝis en 227 domoj, en 1828 1437 vilaĝanoj loĝis en 214 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagydivény 1714 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Kysucké Nové Mesto, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Divina 2528 homoj, (2477 slovakoj).
La 24-an de julio 1837 falis proksime de la municipo meteorito. Ties partoj estas hodiaŭ metitaj en muzeo en Budapeŝto.