Divertikulito | |
---|---|
malsano • simptomo aŭ signo | |
| |
Dika intesto (subaĵa aŭ sigmoida kojlo), kie oni povas vidi multoblajn divertikulojn. Notu, kiel la divertikuloj ambaŭflanke prezentiĝas sur la laŭlonga muskolfasko (la anatoma tenio). Oni centimetre montras la skalon. | |
KIM-10 | K57 - K55 |
Klinika bildo | |
Trafita sistemo | Gastroentera traktuso |
Divertikulito estas gastroentera malsano en kiu divertikuloj, poŝetoj ene de la intestvando, inflamas.[1]
La simptomoj tipe inkluzivas subitan komencon de abdomena doloro en unu el la du malsupraj kvadrantaj, sed la atako povas daŭri kelkajn tagojn. En Nord-Ameriko kaj Eŭropo la doloro kutimas prezentiĝi maldekstraflanke, kvankam en Azio kaj Afriko ofte dekstraflanke.[2][3] Povas ankaŭ esti febro, naŭzo, lakso aŭ mallakso, kaj povas esti sango en la fekaĵo.[1] Ripetitaj atakoj povas okazi.[2] Kvankam la kialo estas necerta, ĉiuj ĉi — obezeco, manko de korpekzercado, fumado kaj nesteroidaj kontraŭinflamigaj drogoj — eble estas riskfaktoroj, sed la rolo de dieta fibro estas necerta.[2]
Havi poŝetojn ene de la dika intesto, kiuj ne inflamas, nomiĝas divertikulozo.[1] En 10 ĝis 25 procentoj de pacientoj kun divertikulozo, la kondiĉo, pro bakteria infekto, iam aŭ tiam fariĝos divertikuliton.[2][4] Oni povas diagnozi la kondiĉon per sanga provo, komputila tomografio, kojloskopio aŭ kojlokontrasta bariklistero La diferenciga diagnozo inkluzivas agaciĝan intestan sindromon.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- 1 2 3 "Diverticular Disease Arkivigite je 2016-10-04 per la retarkivo Wayback Machine", (Esperante, “Divertikula malsano”), [www.niddk.nih.gov National Institue of Diabetes and Digestive and Kidney Diseases] (Usono), septembro 2013. Alirita la 22-an de oktobro 2016.
- 1 2 3 4 Antonio TURSI, "Diverticulosis today: unfashionable and still under-researched", (esperante, “Divertikulito hodiaŭ: malmoda kaj ankoraŭ sub-esplorita”) en Therapeutic advances in gastroenterology. 9 (2): 213–28. COI: 10.1177 / 1756283x15621228. PMC 4749857, PMID 26929783.
- ↑ FOX, Jeffrey M. kaj Neil H. STOLLMAN, "Diverticular Disease of the Colon" (Esperante, “Divertikulaj malsanoj de la kojlo”), 117-a ĉapitro de Mark Feldman, Lawrence S. Friedman kaj Lawrence J. Brandt (redaktistoj), Sleisenger and Fordtran’s Gastrointestinal and Liver Disease: pathophysiology, diagnosis, management. Naŭa eldono. Philadelphia: Saunders Elsevier, 2010. p 2084. ISBN 978-1-4160-6189-2.
- ↑ Costi D. SIFRI kaj Lawrence C. MADOFF, Diverticulitis and Typhlitis (Esperante, “Divertikulito kaj tiflito”), 81-a ĉapitro de John E. Bennett, Raphael Dolin kaj Martin J. Blaser (redaktistoj), Mandell, Douglas, and Bennett’s Principles and Practice of Infectious Diseases. Oka eldono. Philadelphia: Saunders Elsevier, 2015. p. 986. ISBN 978-1-4557-4801-3.