Diversa centro | |
---|---|
Divers centre (DVC) | |
partio | |
Lando | Francio |
Fondiĝo | en 2001 laŭ decido de la ministerio pri enlandaj aferoj de Francio |
Ideologio | centrismo |
Divers centre (esperantlingve diversa centro) (mallongigita franclingve DVC) estas, en Francio, etikedo por politika grupo, kiu arigas la kandidatojn kun centraj opinioj sed kiuj ne estas membroj de iu ajn centra partio, aŭ kiuj estas anoj de malgrandaj partioj[1], aŭ kiuj forlasis aŭ estis eksigitaj - pli malpli provizore - el sia origina politika partio.
Tiu marko povas esti provizora, por ekzemplo por la disidentoj, kiuj kandidatiĝis kontraŭ la oficiala kandidato de sia partio. Kaze de venko, post kelkaj monatoj kaj antaŭ maksimume du jaroj, ili estas ĝenerale reakceptitaj de ilia partio.
Referencoj
- ↑ Retpaĝo de la Senato. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2013-09-14.
Vidu ankaŭ
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.