La regiono de Ekstremaduro estas subdividita en 26 distriktoj aŭ komarkoj, 11 en la provinco Badaĥozo, kaj 15 en la provinco Kacereso. Tamen la koncepto de distrikto ne estas precize markita en la administra sistemo, almenaŭ ne tiom kiel aliaj konceptoj kiel tiuj de provinco, regiono aŭ eĉ jura teritorio. Ne estas tradicia ties uzado en la administraj taskoj kaj en kelkaj kazoj ja ekzistas socia sento kaj aparteno al la distrikto, kaze de valoj aŭ tre homogenaj distriktoj, sed en aliaj ne tiom kaj temas nur pri koncepto de la fino de la 20-a jarcento kaj de ties administraj plinovaĵoj.
Administraj distriktoj de la provinco Badajoz
- Campiña Sur
- La Serena
- La Siberia
- Llanos de Olivenza (en la mapo kiel Olivenza)
- Sierra Suroeste (en la mapo kiel Jerez de los Caballeros)
- Tentudía
- Tierra de Badajoz (en la mapo kiel Badajoz kaj Alburquerque)
- Tierra de Barros
- Vegas Bajas (en la mapo kiel Mérida)
- Vegas Altas (en la mapo kiel Don Benito)
- Zafra-Río Bodión (en la mapo ne estas)
Administraj distriktoj de la provinco Cáceres
Laŭ listigo de 2015 temas "nur" pri 10 komarkoj (hispane comarcas) de la provinco Kacereso:[1]
- komarko Brozas
- komarko Cáceres
- komarko Coria
- komarko Hervás
- komarko Jaraiz de la Vera
- komarko Logrosán
- komarko Navalmoral de la Mata
- komarko Plasencia
- komarko Trujillo
- komarko Valencia de Alcántara
Antaŭe oni per la malpli precize nomo "distriktoj" miksis plurajn kategoriojn, kaj komarkoj (hispane comarcas), kaj komunumaroj (hispane mancomunidades), kaj ankaŭ iujn ekologiajn pejzaĝojn aŭ protektitajn areojn, kiujn oni resumigis per la vorto "naturaj komarkoj". Beze tiuj grupigoj de municipoj en la esperantlingva vikipedio estis 15, kvankam en aliaj lingvoj la nombroj kaj nomoj variis. Temis pri
- Valo de Alagón
- Tierra de Alcántara
- Valo de Ambroz
- Campo Arañuelo
- Llanos de Cáceres
- Sierra de Gata
- Tierras de Granadilla
- Hurdes
- Ibores
- Valo de Jerte
- Tierra de Trujillo
- komarko Valencia de Alcántara
- La Vera
- Villuercas
Kvankam en la supra listo de 10 eroj ankoraŭ amase mankas artikoloj, kaj en la suba listo de 15 ĉiuj artikoloj estas, tamen la supra listo estas la pli fidinda. De la 24-a kaj 31-a de marto 2024 ordiĝos la tekstoj en Espreranto - ĝis tiam ankoraŭ kelkajn tagojn necesos vivi kun mankoj.