Distrikto Tulcea | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Tulcea |
Regiono | Dobroĝo |
mallonge | TL |
Telefono | +40×40... |
Areo |
8 499 km² (4-a rango) |
Loĝantaro | 193 355 (stato de 2021, 39-a rango) |
Loĝdenso | 23/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Tulcea [tulĉa] estas distrikto (rumane județ) en la sud-orienta Rumanio, ĉe Nigra Maro, kie situas la plej orienta punkto en la lando: 29° 41' 24". Ĝi okupas la nordan duonon de la provinco Dobruĝo. Ĝi nomiĝas laŭ sia ĉefurbo Tulcea. En Tulcea estas la Danubdelto. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 193 355 loĝantoj sur areo de 8 499 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: Nigra Maro; sude: distrikto Constanța; okcidente: distrikto Brăila; nord-okcidente distrikto Galați; norde: Ukrainio.
Urboj en la distrikto Tulcea
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)
- Administra retejo (rumane)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.