Distrikto Szombathely | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Vas | ||
Ĉefurbo | Szombathely | ||
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)47.21666666666716.666666666667Koordinatoj: 47° N, 17° O (mapo) | ||
Areo | 646,36 km² (64 636 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 111 259 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 172,13 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Szombathely | |||
La Distrikto Szombathely [sombathej] (hungare Szombathelyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj laŭ Aŭstrio en la okcidenta parto de la departemento (same en la okcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Szombathely, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 38 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 646,36 km², kie loĝas 110 504 homoj. La loĝantoj laboras precipe en urbaj servoj de Szombathely, krome en agrikulturo kaj bestobredadoj, fine en Aŭstrio.
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ties limoj kelkfoje ŝanĝiĝis. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
- distrikta kaj departementa ĉefurbo kaj urbo: Szombathely
- alia urbo: Vép, kiu administras ankaŭ vilaĝon Bozzai
- vilaĝoj:
- Balogunyom, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gyanógeregye, Kisunyom, Nemeskolta, Sorkifalud. Sorkikápolna kaj Sorokpolány
- Gencsapáti
- Ják, kiu administras ankaŭ vilaĝon Nárai
- Nemesbőd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Acsád, Meszlen kaj Vát
- Pornóapáti, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Horvátlövő, Szentpéterfa kaj Vaskeresztes
- Sé, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bucsu, Narda kaj Perenye
- Söpte, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Salköveskút, Vasasszonyfa, Vassurány kaj Vasszilvágy
- Táplánszentkereszt
- Torony, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Dozmat kaj Felsőcsatár
- Vasszécseny, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csempeszkopács, Rábatöttös, Rum, Tanakajd kaj Zsennye
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.