Distrikto Szentgotthárd | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Vas | ||
Ĉefurbo | Szentgotthárd | ||
- koordinatoj | 47° N, 16° O (mapo)46.9516.333333333333Koordinatoj: 47° N, 16° O (mapo) | ||
Areo | 255,04 km² (25 504 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 14 273 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 55,96 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Szentgotthárd | |||
La Distrikto Szentgotthárd [sentgothArd] (hungare Szentgotthárdi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario). Ĝi situas sur malalta montetaro laŭ Rába en la plej okcidenta parto de la departemento (same en la plej okcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Szentgotthárd, kiu estas urbo, la ceteraj 15 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 255,04 km², kie loĝas 15 180 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj, sed multaj laboras en Szentgotthárd aŭ en la najbara Aŭstrio.
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1969, sed post Traktato de Trianon la limoj ŝanĝiĝis. En 1969 la distrikto ĉesis, la komunumoj aliĝis al Distrikto Körmend. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Szentgotthárd, kiu administras ankaŭ vilaĝon Apátistvánfalva
- vilaĝoj:
- Alsószölnök , kiu administras ankaŭ vilaĝojn Felsőszölnök, |Kétvölgy, Orfalu kaj Szakonyfalu
- Csörötnek, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Kondorfa kaj Magyarlak
- Rátót, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gasztony, Nemesmedves, Rábagyarmat, Rönök kaj Vasszentmihály
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio