Distrikto Solneĉnogorsk | |||
ruse Солнечногорский район | |||
distrikto | |||
Situo de distrikto Solneĉnogorsk en Moskva provinco | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Solneĉnogorsk | ||
Areo | 1 085 km² (108 500 ha) | ||
Loĝantaro | 132 744 (2013) | ||
Denseco | 122,34 loĝ./km² | ||
Horzono | MT (UTC+4) | ||
Vikimedia Komunejo: Solnechnogorsky District | |||
Retpaĝo: solreg.ru | |||
Distrikto Solneĉnogorsk (ruse Солнечногорский район) estas administra kaj municipa unuo de Moskva provinco (Rusio). Ĝi situas en nord-okcidenta parto de Moskva provinco kaj limas kun Moskvo (Zelenograd kaj distrikto Molĵaninovskij), Ĥimki, Lobnja, distrikto Klin, distrikto Dmitrov, distrikto Istra kaj distrikto Krasnogorsk.
La distrikto estis formita en 1929 kaj okupas areon 1085 km². Ĝia administra centro estas urbo Solneĉnogorsk.
Fizika geografio kaj naturo
La teritorio situas sur Klin-Dmitrova altaĵo kun meza alteco 200 - 250 metroj super marnivelo.
En la distrikto komenciĝas tri gravaj riveroj de Moskva provinco: Istra, Klazjma kaj Sestra. Unu el la plej grandaj lagoj estas artefarita lago Seneĵ, situanta ĉe la urbo Solneĉnogorsk. Tie estas akvodislimo de la basenoj de Volgo, Moskva kaj Klazjma. El la lago elfluas norden rivero Sestra, kies fonto situas proksime. Oriente de la lago fontas Klazjma, fluanta sud-orienten. Okcidente de la distrikto troviĝas granda Istra baraĵlago laŭ rivero Istra, alfluanto de Moskva.
En orienta kaj nord-orienta parto de la distrikto (norde de la fervojlinio) lokiĝas teritorioj, okupitaj de pinglaj arbaroj, ne multe loĝataj, kiujn turistoj nomas "apudmoskva tajgo".
Loĝantaro
Tuta loĝantaro
En 2013 distrikto Solneĉnogorsk havas 132744 loĝantojn. Loĝantaro de la distrikto laŭ jaroj:
Jaro | Loĝantaro (miloj) |
---|---|
2006 | 124,2 |
2008 | 123,6 |
2009 | 124,5 |
2010 | 128,6 |
2011 | 131,5 |
2012 | 131,5 |
2013 | 132,7 |
Loĝlokoj
- Urbo: Solneĉnogorsk (53 mil loĝantoj).
- Urbotipaj loĝlokoj (kun ilia loĝantaro): Andrejevka (10,5 mil), Povarovo (7,9 mil), Mendelejevo (7,7 mil), Rĵavki (4,8 mil).
- Vilaĝoj kun pli ol 2000 loĝantoj: Alabuŝevo, Ĉaŝnikovo, Goluboje, Krivcovo, Loĵki, Lunjovo, Radumla, Redino.
Transporto
Sistemo de transporto en distrikto Solneĉnogorsk estas difinita plejparte de ĝia situo inter du ĉefurboj Moskvo kaj Sankt-Peterburgo proksime al Moskvo. Ĉefa transporta nodo de la distrikto estas Solneĉnogorsk.
Aŭtotransporto
La distrikton de sud-oriente al nord-okcidento traigas aŭtovojo M10 Moskvo - Tver - Velikij Novgorod - Sankt-Peterburgo. Laŭ ĝi situas Zelenograd kaj Solneĉnogorsk. Laŭ tiu ŝoseo la distrikto estas kunligita kun Moskvo per regula aŭtobusa trafiko.
La dua el ĉefaj aŭtovojoj estas Malgranda Moskva aŭtocirklo A107 - cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ Moskvo. Ĝi krusiĝas kun M10 ĉe loĝloko Radumla.
Fervoja transporto
En la distrikto estas du fervojaj linioj: Oktjabrjskaja Moskvo - Sankt-Peterburgo (de Leningrada stacidomo) kaj Granda cirklo de Moskva fervojo. Per la unua eblas atingi Moskvon, Klin kaj Tver per elektrotrajnoj. Sur la dua ankaŭ finkcias elektrotrajnoj, kunligantaj la ĉefan fervojlinion kun aliaj ĉefaj direktoj.
Akva transporto
Vidindaĵoj
Naturaj vidindaĵoj: lago Seneĵ kaj ĉirkaŭajoj estas facile atingebla kaj pro tio populara loko de ripozado, turismo kaj fiŝkaptado; ekzistas multaj difinitaj itineroj de piedvojaĝoj.
Historiaj lokoj kaj arkitekturaj vidindaĵoj:
- Ŝaĥmatovo kaj Tarakanovo - muzeo de Aleksandro Blok;
- Serednikovo - bieno, kie vivis fama poeto Miĥail Lermontov;
- Ĉornaja Grjazj - grava punkto de la historia vojo inter Moskvo kaj Sankt-Peterburgo.
Esperanto en distrikto Solneĉnogorsk
- Ekde la 1-a de novembro 2013 ĝis la 4-a de novembro 2013 en Mendelejevo pasis Alternativa Lingva Trejnado Esperanta (ALTE), organizita de Moskva Esperanto-Asocio "MASI" - lingva trejnado por esperantistoj kun lingvokono ekde la nivelo B1, kiuj deziras pliriĉigi sian lingvaĵon, plibonigi la gramatikon kaj multe praktiki parolan Esperanton[1].
- En 2014 okazis SES 2014.
Referencoj
- ↑ Paĝaro de MEA MASI kun informo pri ALTE. Arkivita el la originalo je 2014-01-07. Alirita 2013-12-04.
Vidu ankaŭ
- Administra divido de Moskva provinco
- Zelenograd - urbo en kosisto de Moskvo, preskaŭ tute ĉirkaŭigata de la teritorio de distrikto Solneĉnogorsk
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝaro de la estraro (ruse)
- Muzeo de Aleksandro Blok Arkivigite je 2006-08-30 per la retarkivo Wayback Machine (ruse, angle)