Distrikto Satu Mare | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Satu Mare |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | SM |
Telefono | +40×61... |
Areo |
4 418 km² (36-a rango) |
Loĝantaro | 330 668 (stato de 2021, 30-a rango) |
Loĝdenso | 75/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Satu Mare estas distrikto (rumane județ) en la nord-okcidenta Rumanio, en Transilvanio, ĉe la landlimo kun Hungario kaj Ukrainio. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 330 668 loĝantoj sur areo de 4 418 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distrikto Maramureș; sud-oriente: distrikto Sălaj; sude: distrikto Bihor; okcidente: Hungario; norde: Ukrainio.
Urboj en distrikto Satu Mare
- Satu Mare (hung. Szatmárnémeti, ger. Sathmar)
- Carei (hung. Nagykároly, ger. Großkarol)
- Negrești-Oaș (hung. Avasfelsőfalu)
- Tășnad (hung. Tasnád)
Trafikaj ligejoj al aliaj landoj estas:
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la distrikta konsilio (rumane)
- Administra retejo
- Adminstraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.