La Distrikto Ricse [riĉe] (hungare Ricsei járás) estis distrikto en Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén. Ĝi situis sur ebenaĵo inter riveroj Tiso kaj Bodrog en la sudorienta parto de la departemento (en la nordorienta parto de Hungariio).

Distrikto Ricse en Hungario

Resume la distrikto konsistis el 12 komunumoj. La distrikta ĉefurbo estis Ricse.

La areo estis en 1956 237 km2, kie loĝas ĉ. 20000 homoj. La loĝantoj okupiĝis precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bredadoj.

Historio

Tiu distrikto funkciis inbter 1920-1956. Pli frue kaj poste la komunumoj apartenis precipe al Distrikto Sátoraljaújhely.

Komunumoj

Fontoj

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.