blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto en Germanio
Bazaj datumoj
Federacia lando:Brandenburgio
Administra urbo:Senftenberg
Areo:1 795 km²
Loĝantoj:108263
(fine de decembro 2022)
Loĝdenso:95 po km²
Aŭtokodo:OSL
Municipokodo:12066
Komunumoj:25
Situo ene de Brandenburgio
situo de la distrikto en Brandenburgio

La distrikto Oberspreewald-Lausitz (germane: Landkreis, nomata laŭ la regionoj supra (suda) parto de la Spree-arbaro, Spreewald, kaj Luzacio, Lausitz) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Senftenberg estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1 216,61 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2022 loĝis 108263 homoj; do meznombre 95 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Oberspreewald-Lausitz estas signita per 7.

Najbaraj distriktoj estas okcidente Elbe-Elster, norde Dahme-Spreewald, oriente Spree-Neiße. En la sudo limas la saksaj distriktoj Kamenz kaj Riesa-Großenhain. La nordsoraba nomo de la dulingva Distrikto Oberspreewald-Lausitz estas Wokrejs Gorne Błota-Łužyca.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj

Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 25 komunumoj, el ili 9 kun urbaj rajtoj. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]

(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022)[2]

Urboj
¹ urbo kun membreco en komunumaro

  1. Calau (7660)
  2. Großräschen (8445)
  3. Lauchhammer (14143)
  4. Lübbenau (Spreewald)Lubnjow (Błota) (15726)
  5. Ortrand ¹ (2057)
  6. Ruhland ¹ (3770)
  7. Schwarzheide (5681)
  8. Senftenberg (23405)
  9. Vetschau (Spreewald)Wětošow (Błota) (7723)

Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro

  1. Schipkau (6685)

Komunumaroj kaj membraj komunumoj

1 Altdöbern (5564)

  1. Altdöbern (2447)
  2. Bronkow (555)
  3. Luckaitztal (767)
  4. Neupetershain (1209)
  5. Neu-Seeland (586)

2 Ortrand (6047)

  1. Frauendorf (696)
  2. Großkmehlen (1067)
  3. Kroppen (720)
  4. Lindenau (749)
  5. Ortrand, urbo (2057)
  6. Tettau (758)

3 Ruhland (7184)

  1. Grünewald (515)
  2. Guteborn (522)
  3. Hermsdorf (750)
  4. Hohenbocka (994)
  5. Ruhland, urbo (3770)
  6. Schwarzbach (633)

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
  2. fonto: landa statistika oficejo, germane
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.