Distrikto Nagykanizsa | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Zala | ||
Ĉefurbo | Nagykanizsa | ||
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)46.52027777777817.020277777778Koordinatoj: 47° N, 17° O (mapo) | ||
Areo | 907,91 km² (90 791 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 70 494 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 77,64 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
|
|||
|
|||
![]() |
|||
Distrikto Nagykanizsa | |||
La Distrikto Nagykanizsa [nadjkaniĵa] (hungare Nagykanizsai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala. Ĝi situas sur montetaro en la suda parto de la departemento (en la dudokcidenta parto de la lando).
![](../I/Nagykanizsai_j%C3%A1r%C3%A1s.png.webp)
Distrikto Nagykanizsa en Hungario
La distrikta ĉefurbo estas Nagykanizsa, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 47 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 907,91 km², kie loĝas 78 022 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj, sed estas ankaŭ servaj kaj industriaj laborlokoj en Nagykanizsa, fine en Zalakaros multaj laboras en la kuracbanejo.
Historio
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Nagykanizsa
- alia urbo: Zalakaros, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Zalamerenye kaj Zalaszabar
- vilaĝoj:
- Eszteregnye, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Belezna. Bocska, Börzönce, Fűzvölgy, |Homokkomárom. Hosszúvölgy, Pölöskefő, Rigyác kaj Zalaszentbalázs
- Felsőrajk, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Alsórajk, Kerecseny, Orosztony kaj Pötréte
- Galambok, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Pat, Sand kaj Zalaszentjakab
- Gelse, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Garabonc, Gelsesziget, Kacorlak, Kilimán kaj Nagyrada
- Hahót, kiu administras ankaŭ vilaĝon Magyarszerdahely
- Murakeresztúr, kiu administras ankaŭ vilaĝon Fityeház
- Nagyrécse, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csapi, |Miháld, Nagybakónak kaj Zalaújlak
- Surd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Liszó, Nemespátró kaj Sormás
- Szepetnek, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Magyarszentmiklós kaj Újudvar
- Zalakomár, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Balatonmagyaród, Kisrécse kaj Zalasárszeg
Fontoj
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.